Henrik Bodorfi
Henrik Bodorfi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1824 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 22-an de aŭgusto 1875 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • operkantisto |
BODORFI Henrik[1] estis hungara operkantisto (tenoro) naskita en Pest (urbo) en 1824 kaj mortinta en Nagyvárad la 22-an de aŭgusto 1875.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Henrik Bodorfi komence violonis en la Germana Teatro (Pest), poste li estis ĥorano. En 1847 li estis aktoro en Hungara Teatro en Kassa, baldaŭ li apartenis al teatra trupo de Mihály Havi. Inter 1850–1851 kaj 1863 kaj 1872 li estis membro de Nacia Teatro (Pest), poste li estis populara operkantisto de scenejoj provincaj (Kolozsvár, Debrecen, Nagyvárad en 1874. Li elpaŝis ankaŭ en Vieno, Nederlando kaj Germanujo. Lia edzino same estis aktorino.
El liaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Gara nádor (Ferenc Erkel: Hunyadi László)
- grafo Luna (Giuseppe Verdi: Il Trovatore)
- Monterone (Giuseppe Verdi: Rigoletto)
- Pizarro (Ludwig van Beethoven: Fidelio)
- banuso Petur (Ferenc Erkel: Bánk bán)
- Bazilio (Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo)
- titolrolo (Gioachino Rossini: Vilhelmo Tell (opero)
- Valentin (Charles Gounod: Faŭsto)
- Biterolf (Richard Wagner: Tannhäuser (opero))
- Lord (Esprit Auber: Fra Diavolo)
- Alfonso (Gaetano Donizetti: Borgia Lucretia)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Magyar Színházművészeti Lexikon
- [2]