Henrik Horváth (tradukisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HORVÁTH Henrik (horva:t) estis hungara tradukisto naskita en Koloĵvaro 1883 kaj mortinta en Budapeŝto en julio 1947. Li estis edzo de aktorino Vilma Medgyaszay kaj kelkfoje ŝia fortepianakompananto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henrik Horváth finis la universitaton en Budapeŝto, kaj li estis iom da tempo mezlerneja instruisto, poste li laboris en la biblioteko de la ĉefurbo. En la 1930-aj jaroj li estis kunlaboranto de Brassói Lapok, kies li estis literatura rubrikestro. Li tradukis la verkojn de Endre Ady Zsigmond Móricz, Sándor Bródy, Lajos Hatvany, Mihály Babits, Ferenc Molnár en la germanan lingvon, kelke da verkoj de la literatura germana hungaren. Li estis ekstera membro de Societo Petőfi (1920). Estas gravaj ankaŭ liaj muzikestetikaj studaĵoj.

Tradukaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Neue Ungarische Lyrik (München, 1918).

Fonto[redakti | redakti fonton]