Henrik Maŝler
Henrik MAŜLER (naskiĝis en 1908; mortis la 20-an de aprilo 1991) estis la motoro de la israela Esperanto-movado ekde la 1950-aj jaroj.
Maŝler estis senlaca informanto kaj instruanto, kunaŭtoro (tradukinto al la jida) de lernolibro kun vortaro por hebrelingvanoj de Leopold Dreher (traduko aperis en 1965). En 1968 li aperigis kolekton de politikaj anekdotoj el tiamaj socialismaj landoj, La necenzurita humuro.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Libroj Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Henrik Maŝler en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine