Henrik Pontoppidan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Henrik Pontoppidan
Henrik Pontoppidan
dana verkisto
Naskiĝo 24-a de julio 1857
Fredericia, Danio
Morto 21-a de aŭgusto 1943
Kopenhago, Danio
Vidu ankaŭ biografian portalon
v  d  r
Information icon.svg

Henrik PONTOPPIDAN (naskiĝis la 24-an de julio, 1857, mortis la 21-an de aŭgusto, 1943) estis dana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Henrik Pontoppidan naskiĝis en Fredericia, kiel filo de pietisma pastro. Li deziris fariĝis inĝeniero, sed ĉesigis la studadon kaj eklaboris kiel instruisto. Ekde 1881 li plene dediĉis al la verkado. Li multe vojaĝis ene de Eŭropo.

Henrik Pontoppidan estas grava reprezentanto de la dana naturalismo. En sia verkaro li priskribis la kontrastojn inter urboj kaj vilaĝoj, inter riĉuloj kaj malriĉuloj, naturo kaj kulturo. En la jaro 1917 li kune kun Karl Gjellerup gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Henrik Pontoppidan mortis en Kopenhago.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sandinge Meninghed (romano, 1883)
  • Fra Hytterne (novelo, 1887)
  • Isbjørnen (romano, 1887)
  • Det forjættede Land (romano, 3 vol., 1891-1895)
  • Lykke-Per (romano, 8 vol., 1898-1904)
  • De Dødes Rige (romano, 5 vol., 1912-1916)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Fiŝista nesto ; Agloflugo. En: Dana antologio. 1961. p.184 - 191

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]