Henriko la 2-a (Reuß-Gera)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1572 (1572-06-10)
en Gera
Morto 3-an de decembro 1635 (1635-12-03) (63-jaraĝa)
en Gera
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Reuß vd
Patro Heinrich XVI Reuss zu Gera vd
Patrino Dorothea zu Solms-Laubach vd
Edz(in)o Magdalena zu Hohenlohe-Neuenstein • Magdalena of Schwarzburg-Rudolstadt vd
Infanoj Henry X, Count of Reuss-Lobenstein • Heinrich III, Graf Reuß-Gera • Dorothea Magdalene von Kirchberg • Heinrich II. Reuß • Ernestine Reuss • Dorothea Sibylla Schenck zu Tautenburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko la 2-a, postmorta de Reuß (pli juna linio) (naskiĝinta la 10-an de junio 1572 en Gera; mortinta (jul.:) 3-an de decembro / greg.: 13-an de decembro 1635 samurbe) estis reganto je Gera, Sinjoro je Lobenstein kaj Sinjoro je Supra Kranichfeld.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Henriko la 2-a estis la ununura kaj postmorta filo de Henriko la 16-a (1-a) Reuß je Gera (1530–1572), fondinto de la pli juna linio de la dinastio Reuß [rojs], kaj ties dua edzino grafino Dorotea de Solms-Sonnenwalde (1547–1595).

Henriko sukcese progresigis en sia landeto ekonomion kaj lernejan edukadon. Ekzemple en 1608 li fondis la gimnazion Rutheneum en Gera. Kontraŭ la konsilo de siaj teologiaj konsilantoj li venigis kalvinismajn kredorifuĝintojn el Flandrujo en la landon kaj ekloĝigis ilin en sia loĝurbo Gera. Tio ĉi kaŭzis kreskon de la lanproduktado kaj unuan ekonomian florepokon. Sub lia reganteco Gera ankaŭ evoluis al kultura centro de la reuß-aj teritorioj. Henriko estis konsilanto de tri imperiestroj kaj ofte gastis ĉe la kortegoj en Vieno kaj Dresdeno.

Okaze de la morto de Henriko Heinrich Schütz komponis memore al sia muzikema landa reganto Musikalische Exequien. La princo jam dumvive estis notita bibliajn tekstojn kaj reformaci-epikajn ĥoralversojn, per kiuj oni surskribis lian ĉerkon. Tiuj ĉi fariĝis la bazo de la unua parto de Exequien, de la funebro-diservo. Per „MusiKalische Exequien“ Heinrich Schütz verkis la unuan funebromeson en la germana anstataŭ la latina.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Informoj pri Henriko la 2-a (Reuß-Gera) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
  • Heike Karg (eldoninto): Die Sterbens-Erinnerung des Heinrich Posthumus Reuss (1572–1635). Konzeption seines Leich-Prozesses. Aktenband Cb Nr. 4 im Bestand Gemeinschaftliche Regierung Gera des Thüringischen Staatsarchivs Greiz (= Forschungs- und Gedenkstätte Heinrich-Schütz-Haus Bad Köstritz. Sonderreihe Monographien. Bd. 5). (Transkription/kritischer Bericht). Quartus-Verlag, Jena 1997, ISBN 3-931505-28-6.
  • Hagen Enke: Heinrich Posthumus Reuß (1572/95–1635) und die Fruchtbringende Gesellschaft. En: Klaus Manger (eldoninto): Die Fruchtbringer – eine Teutschhertzige Gesellschaft (= Jenaer Germanistische Forschungen. NF Bd. 10). Winter, Hajdelbergo 2001, ISBN 3-8253-1148-1, pj. 39–60.
  • Thomas Gehrlein: Das Haus Reuss. Älterer und Jüngerer Linie (= Deutsche Fürstenhäuser. Bd. 19). 2., priverkita eldono. Börde-Verlag, Werl 2006, ISBN 3-9810315-3-9.
  • Heike Karg: Das Leichenbegängnis des Heinrich Posthumus Reuß 1636. Ein Höhepunkt des protestantischen Funus (= Kasseler Studien zur Sepulkralkultur. Bd. 17). Arbeitsgemeinschaft Friedhof und Denkmal, Kassel 2010, ISBN 978-3-924447-46-5 (samtempe: Jena, universitato, doktortezo, 2009).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]