Henriko (Luksemburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grandduko Henriko dum la nupto de sia filo princo Louis septembre 2006

Henriko de Luksemburgo (* la 16-an de aprilo 1955 en Betzdorf, Luksemburgo) estas la grandduko de Luksemburgo. Li en la franca kaj luksemburga lingvoj nomiĝas Henri kaj en la germana lingvo Heinrich. Henriko estas la sesa luksemburga reganto el la dinastio Nassau-Weilburg. Lia plena titolo estas "Lia Reĝa Moŝto grandduko de Luksemburgo, duko de Nassau, princo de Bourbon-Parma, grafo de Sayn, Königstein, Katzenelnbogen kaj Diez, fortikaĵa grafo de Hammerstein, sinjoro de Mahlberg, Wiesbaden, Idstein, Merenberg, Limburg kaj Eppstein".

Dinastio

Blazono de Lia Reĝa Moŝto Henriko, grandduko de Luksemburgo, duko de Nassau, princo de Bourbon-Parma

Post la morto de Vilhelmo la 4-a de Luksemburgo la dinastio de Nassau-Weilburg laŭ strikta interpreto formortis, ĉar ne estis vira heredanto. Pro la granddukiĝo de la princinoj Maria-Adelheid kaj Charlotte ĝi tamen pluvivis. Per la nupto de Charlotte kun la princo Felix de Bourbon-Parma la dinastio unuiĝis kun tiu de Bourbon-Parma. Pro politikaj kialoj la grandduka familio tenis la nomon "de Nassau", ĉar laŭ la artikolo 3 de al konstitucio de Luksemburgo la dinastio Nassau estas fiksita kiel reganta dinastio de la ŝtato. La familia blazono inkluzivas la blazonojn de Luksemburgo kaj Nassau, kaj tiun de la dinastio Bourbon-Parma (tri lilioj de la reĝoj de Francio, ruĝa rando de la duko de Anjou).

Kapitalo

Ĉiu regula eŭro-monero de Luksemburgo portas la portreton de Henriko, jen ekzemple tiu de 1 €

Henriko parolas la luksemburgan, francan, germanan kaj anglan lingvojn, kaj dum la jaro 2006 laŭ la usona ekonomia magazino Forbes posedis kapitalon de 4,6 miliardoj da Eŭroj. La belga gazeto Het Laatste Nieuws dum septembro 2007 publikigis liston de la plej riĉaj monarkoj de Eŭropo, en kiu la kapitalo de Henriko taksiĝis je "nur" 1,2 miliardoj da Eŭroj kaj li ricevis la kvaran lokon post princo Johann Adam la 2-a de Liĥtenŝtejno (3 miliardoj da Eŭroj), la reĝino Elizabeto la 2-a de Britio (1,8 miliardoj da Eŭroj) kaj la reĝo Johano Karlo de Hispanio (1,7 miliardoj da Eŭroj). [1].

Familio

Henriko de Luksemburgo geedziĝis la 14-an de februaro 1981 kun Maria Teresa de Luksemburgo, naskita María Teresa Mestre Batista-Falla en Havano, Kubo.

La paro havas jenajn gefilojn kaj genepojn:

  • princo Vilhelmo, Guillaume Jean Joseph Marie, n. la 11-an de novembro 1981, la tronheredonto
  • princo Felikso, Félix Léopold Marie Guillaume, n. la 3-an de junio 1984
  • princo Ludoviko, Louis Xavier Marie Guillaume, n. la 3-an de aŭgusto 1986
    • Gabriel Michael Louis Ronny de Nassau, n. la 12-an de marto 2006, filo de princo Louis kaj lia edzino Tessy Antony
    • Noah de Nassau, n. la 21-an de septembro 2007, filo de la sama paro
  • princino Aleksandra, Alexandra Joséphine Teresa Charlotte Marie Wilhelmine, n. la 16-an de februaro 1991
  • princo Sebastiano, Sébastien Henri Marie Guillaume, n. la 16-an de aprilo 1992
Antaŭe:Grandduko de LuksemburgoPoste:
Johano2000–nun


Referencoj

  1. http://www.welt.de/wirtschaft/article1182902/Wo_der_reichste_Monarch_Europas_residiert.html