Henriko de Blois (Episkopo de Winchester)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Henriko de Blois (Episkopo de Winchester)

Henriko de Blois (n. 1101, m. 1171) estis abato de Glastonbury ekde 1126 kaj episkopo de Winchester de 1129 ĝis sia morto.

Li estis filo de Stefano, Grafo de Blois kaj Adela de Normandio, filino de Vilhelmo la 1-a (Anglio), kaj frato de Reĝo Stefano (Anglio). Li edukiĝis en la Abatejo de Cluny. Henriko la 1-a (Anglio) invitis lin al Anglio por iĝi Abato de Glastonbury. La 4-an de oktobro 1129 oni nomumis lin Episkopo de Winchester; tamen li retenis la postenon de Abato de Glastonbury. Li deziris iĝi ĉefepiskopo de Canterbury, sed, kiam tiu posteno vakiĝis, estis Teobaldo kiu iĝis ĉefepiskopo. Henriko ofendiĝis, malsukcese klopodis persvadi la reĝon krei trian ĉefdiocezon en Anglio, kaj malfaciligis la rolon de Teobaldo.

En 1139 (dum la reĝado de sia frato Stefano) Henriko akiris la gravan postenon de papa legato en Anglio. Tio donis al li pli altan rangon ol Teobaldo, sed Henriko perdis la postenon - kaj multe da sia eklezia potenco - kiam estis nova papo en 1143.

La interrilatoj de Henriko kaj Stefano ne estis tute pacaj. Post la batalo de Lincoln (1141), kiam Stefano estis kaptita, Henriko decidis subteni lian malamikon, Imperiestron Matilda. Sed poste Henriko konsideris Matildan tro aroganta kaj avara, kaj la sekvantan jaron li denove subtenis sian fraton. Li sukcese defendis Winchester kontraŭ Matilda.

Henriko komisiis multajn konstruaĵojn, inkluzive aldonaĵojn al la katedralo de Winchester kaj Abatejo Glastonbury. Ĉe Winchester li konstruigis tunelon por ke pilgrimantoj pli facile vidu la relikvojn en la katedralo. Li estis patrono de Vilhelmo de Malmesbury, kaj komisiis de li libron pri la antikvaĵoj de Glastonbury.

Dum siaj lastaj jaroj Henriko la 2-a (Anglio) komandis Henrikon de Blois prezidi en la proceso kontraŭ Thomas Becket. Kaj antaŭ kaj post ties murdon, Henriko de Blois sekrete helpis la familion de Becket.

En la katedralo de Winchester ankoraŭ videblas simpla ŝtona tombo. (Tamen laŭ pluraj fontoj li entombiĝis en la Abatejo de Cluny.)

Dum lia vivo oni foje diris ke li estis "la potenco malantaŭ la trono" aŭ "la sentrona reĝo". Tio substrekas lian grandan influon dum la regado de Stefano. Vilhelmo de Malmesbury, kiu bone konis lin, diris ke "malgraŭ nobela deveno, li ruĝiĝas kiam oni laŭdas lin".