Henriko de Latvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henriko de LatvioHenriko de Livonio - germane Heinrich von LettlandHeinrich von Livland, latine Henricus de Lettis (naskiĝis apud Magdeburg; mortis post la jaro 1259) estis germana kronikisto.

Li naskiĝis en la regiono de la germana urbo Magdeburg kaj edukiĝis inter alie en la monahejo de Segeberg en Holstinio. Antaŭ la plenkreskiĝo, Heinrich von Lettland en 1205 translokiĝis al Rigo kaj de tiam laboris kiel kristanisma misiisto en Livonio. Tie li en 1208 konsekriĝis pastro, kaj gvidis la paroĥon an der Ymera de la loĝloko Papendorf, latve Rubene, 12 kilometrojn norde de la urbo Wenden, latve Cēsis.

Inter la jaroj 1225 kaj 1227 li latinlingve verkis la "Kronikon de Livonio", latine „Chronicon Livoniae“ , kiu priskribas la (perfortan) kristanigon de la latvoj, livonoj kaj estonoj fare de la germanaj baltoj inter la jaroj 1180 kaj 1227. La publikaĵo estas elstara dokumenta fonto pri la historio de Baltio.

Eldonoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Informoj pri Henriko de Latvio en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) greke latinlingvaj teksteroj greke latinlingva plena teksto en komentita eldono