Henriko la 2-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Henriko la 2-a
Henriko la 2-a de Anglio

Henriko la 2-a Plantagenet (naskiĝis la 5-an de marto 1133 en Le Mans; mortis la 6-an de julio 1189 en Chinon) estis duko de Normandio kaj Akvitanio, grafo de Anĵuo kaj reĝo de Anglio de 1154 ĝis 1189). Dumtempe li regis ankaŭ Kimrion, Skotion, la orientan Irlandon kaj la okcidentan Francion. Liaj kromnomoj estis "mallongmantelo" (pro la mallongaj supertutoj kiujn li portis pro praktikaj kialoj), "Fitz Empress" (Filo de la imperiestrino) kaj "Leono de justeco", kiun portis ankaŭ lia avo Henriko la 1-a.

Frua vivo kaj edziĝo[redakti | redakti fonton]

Henriko la 2-a estis la plej aĝa filo de Matilda (filino de Henriko la 1-a (Anglio) kaj vidvino de la germana imperiestro Henriko la 5-a) kaj de ŝia dua edzo Gotfredo la 5-a, duko de Anĵuo. Henri kreskis en Anĵuo kaj unue iris al Anglio en 1142, por subteni la postulon de sia patrino pri la angla trono. En 1147 li kunigis armeon kontraŭ Stefano (Anglio) sed estis dufoje venkata. Sen mono por pagi siajn soldatojn, li petis la helpon de sia onklo Roberto (1-a Grafo de Gloucester), sed tiu forsendis Henrikon. Henriko sekrete komencis intertraktojn kun Stefano, kiu konsentis donis al li la necesan monon kondiĉe ke li forsendu sian armeon.

1149 lia onklo, reĝo David de Skotio, kavalirigis lin. En la jaro 1150 li iĝis duko de Normandio.

En 1152 li edziĝis al Eleonora de Akvitanio, la eksedzino de Ludoviko la 7-a (Francio). Iliaj interrilatoj estis malpacaj, kaj en 1173 Eleonora instigis siajn filojn ribeli kontraŭ Henriko. Tiu metis ŝin en domareston, kie ŝi restis dek-kvin jarojn. Tamen per Eleonora, Henriko akiris vastajn landojn en Francio.

Per la traktato de 1153 kiu ĉesigis la longan enlandan militon dum la regado de Stefano, Henriko iĝis ties heredonto, kaj li fariĝis Reĝo de Anglio en 1154. Li kroniĝis en Abatejo Westminster la 19-an de decembro 1154.

Eksterlandaj aferoj[redakti | redakti fonton]

En 1166 li sendis soldatojn al Irlando por subteni malgravan princon forpelitan de siaj bienoj. En 1171 Henriko deklaris sin Lordo de Irlando, tiel iniciante jarcentojn de angla suzeraneco en Irlando.

En 1174, post la komenco de la ribelo de siaj filoj, Henriko alfrontis multe pli gravan problemon: la skota reĝo, Vilhelmo la Leono, invadis Anglion, kaj samtempe mararmeo eliris de Flandrio por ataki la landon. Henriko konsideris tion Dia puno pro la murdo de Thomas Becket. La mararmeo disiĝis en Maniko kaj revenis al Flandrio. Henriko povis sendi armeon norden, kaj ĝi venkis la skotojn ĉe Alnwick en Northumberland. Vilhelmo la Leono estis kaptata, kaj Henriko dominis la sudon de Skotlando.

Enlandaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Dum la longa enlanda milito la anglaj nobeloj iĝis pli fortaj, konstruis kastelojn sen reĝa permeso, kaj rifuzis provizi la reĝon per militistoj. Tuj post sia kronado Henriko restaŭris la reĝan aŭtoritaton, kaj detruis la nepermesatajn kastelojn.

Henriko tre lertis pri la ĵuro kaj faris gravajn reformojn. Li iniciis la sistemon de lokaj juĝistoj kiu ankoraŭ funkcias, kaj ankaŭ fruan version de ĵurioj.

Li klopodis akiri pli da povo rilate la anglan eklezion sed la ĉefepiskop de Canterbury, lia antaŭa amiko Thomas Becket, forte kontraŭis. En 1164 Henriko alvokis Becket al la Reĝa Konsilio, sed tiu fuĝis al Francio, kie li ĝuis la protekton de Ludoviko la 7-a. La papo minacis ekskomuniki tutan Anglion, kaj tio devigis Henrikon permesi ke Becket revenus en Anglion. Tamen Becket kaj Henriko daŭre kverelis. Aŭdinte malprudentojn vortojn de la reĝo, kvar kavaliroj (Reginald Fitzurse, Hugo de Moreville, Vilhelmo de Tracy, kaj Rikardo le Bretono) murdis Becket en Katedralo Canterbury la 29-an de decembro 1170. La murdo malfortigis la reĝon rilate la eklezion. En 1173 Becket kanoniziĝis, kaj Canterbury fariĝis tre grava pilgrimcelo. (La Canterbury Tales de Geoffrey Chaucer estis rakontataj dum pilgrimado al Canterbury.)

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj jaroj de Henriko liaj filoj akre kverelis kaj rezultis multe de batalado. Lia plej aĝa filo, Rikardo eĉ alianciĝis al la franca reĝo Filipo por invadi Anĵuon en 1189, kaj venkis Henrikon. Malforta, malsana, forlasata de ĉiu filo krom la neligitima Ĝofredo (ĉefepiskopo de Jorko), Henriko mortis tiun jaron ĉe Chinon la 6an de julio.

Rikardo iris vidi la kadavron de Henriko dum oni portis ĝin al Abatejo Fontevraud: laŭ la kronikisto Roĝero de Wendover, "sango tuj fluis el la naztruoj de la mortinto kvazaŭ ... kolera pro la ĉesto de ulo kiu laŭdire kaŭzis la morton". Rikardo kroniĝis en Abatejo Westminster la 1-an de septembro 1189.

Infanoj[redakti | redakti fonton]

Henriko kaj Eleonoro de Akvitanio havis ok infanojn:

Henriko havis ankaŭ multajn nelegitimajn infanojn, el kiuj la plej grava estis Ĝofredo (1152-1212), kiu iĝis ĉefepiskopo de Jorko.


Antaŭe: Reĝo de Anglio Poste: Royal Arms of England (1198-1340).svg
Stefano 1154-1189 Rikardo la 1-a Leonkora
Antaŭe: Duko de Normandio Poste: Blason duche fr Normandie.svg
Gotfredo Plantaĝeneto 1151-1189 Rikardo la 1-a
Antaŭe: Duko de Akvitanio Poste: Blason de l'Aquitaine et de la Guyenne.svg
Ludoviko la 7-a kaj Eleonora de Akvitanio 1152-1189
kun Eleonora de Akvitanio
Eleonora de Akvitanio kaj Rikardo la 1-a
Antaŭe: Grafo de Poitou Poste: Count of Poitiers Arms.svg
Ludoviko la 7-a kaj Eleonora de Akvitanio 1152-1189
kun Eleonora de Akvitanio
Vilhelmo la 9-a, Grafo de Poitou

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]