 |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Henriko la 3-a |
Henriko la 3-a (ĉ.
1571-
1581)
Henriko la 3-a de Francio aŭ Henriko la 1-a de Pollando-Litovio (france: Henri III, pole: Henryk Walezy, litove Henrikas III Valua; naskiĝis la 19-an de septembro 1551; mortis la 2-an de aŭgusto 1589) estis la lasta reĝo el la dinastio de la Valezianoj.
Li estis reĝo de Pollando-Litovio de 1573 ĝis 1574 kaj reĝo de Francio de 1574 ĝis 1589, kiam li estis murdita de Jacques Clément.
La reĝado de Henriko la 3-a ne sukcesis regi la regnon, dividita inter la protestantoj de Enriko de Navaro kaj la katolikoj de Henriko de Gizo. En 1585, Henriko la 3-a aprobis la proklamon de Nemours per kiu nuligis la reĝajn rajtojn heredajn de Henriko de Navaro, ĉar tiu estis protestanta kaj estro de ties partio. Tiam ekis la milito nomita de la tri Henrikoj, kiu finis pro morto de Henriko de Gizo kaj reamikiĝo de la reĝo kun Henriko de Navaro aprile de 1589, malmulte antaŭ la murdo de la reĝo aŭguste samjare. Ties entroniĝo estis komplika ĉar granda parto de la nobelaro ne akceptis protestantan reĝon aliancano de Anglio; tamen en 1593 la nova reĝo ŝajnige almenaŭ konvertiĝis al katolikismo. Venis epoko de repaciĝo kaj en 1598 la reĝo proklamis la edikton de Nantes, per kiu oni permesis liberon al protestantoj.[1]
- ↑ María de los Ángeles Pérez Samper, Richelieu, la pasión por el poder, Historia y vida, Barcelono, novembro de 2001, paĝo 84-85.
Eksteraj ligiloj [redakti]
retejo pri la dinastio de Valezianoj (angle kaj france)