Henriko la 5-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Henriko la 5-a
Henriko la 5-a
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Henriko la 5-a kaj ĉefepiskopo Ruthard de Majenco
Henriko la 5-a kaj ĉefepiskopo Ruthard de Majenco
Regado de 1111 ĝis 1125
Ceteraj titoloj Reĝo de la romanoj (ekde 1099)
Naskiĝo 11-a de aŭgusto 1086
en Goslar, Saksio, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto 23-a de majo 1125
en Utrecht, Frislando
Tombo Speyer
Antaŭulo Henriko la 4-a
Sekvanto Lotaro la 3-a
Edzino Matilda de Anglio
Dinastio Salioj
Patro Henriko la 4-a
Patrino Berta de Savojo
Reĝo de Italio
Regado 10981125
Antaŭulo Konrado la 2-a
Sekvanto Konrado la 3-a
v  d  r
Information icon.svg

Henriko la 5-a de la Sankta Romia Imperio aŭ de Frankonio (naskiĝis en 10811086; mortis la 23-an de marto 1125 en Utrecht) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, la kvara kaj lasta el la Salia dinastio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ascendo al al trono[redakti | redakti fonton]

Filo de Henriko la 4-a, Henriko la 5-a posteulis al la trono post la eloficigo de lia pliaĝa frato Konrado, okazinta en aprilo de 1098. Li estis elektita, la 10-an de majo de la sama jaro, Reĝo de la Romanoj (Rex Romanorum), la 6-an de januaro 1099 unkte konsekrita imperiestro per la manoj de la ĉefepiskopo de Aachen Hermann la 3-a von Hochstaden.

Lia patro, imperiestro Henriko la 4-a, estintis en daŭra konflikto kun la papo Paskalo la 2-a, konflikto kiu kulminis en la konspiro aranĝita de iuj princoj-elektistoj kontraŭ la imperiestro, kaj subtenata de papo Paskalo kaj kies ĉefo estis ĝuste la estonta Henriko la 5-a.

En 1105, en Ingelheim Henriko, la filo, devigis la patron al demisiiĝo kiel imperiestro favore ĝuste de tiu filo. Sed nur kiam la patro forpasis, la sekvantan jaron, la imperiestra titolo de Henriko la 5-a estis universe akceptita. Kaj, fortigite per tiu rekono, li ne malfruis direktiĝi kontraŭ la papo pludaŭriganta la politikon de sia patro.

Luktoj por la investituroj[redakti | redakti fonton]

La 13-an de aprilo 1111 Henriko la 5-a atingis Romon kie li pretendis la imperiestran kronon. Kiam li konsciiĝis ke tio estas rifuzata, li enprizonigis papon Paskalon la 2-an kaj diversajn kardinalojn kaj ilin devigis procedi al lia kronado kaj publika rekono pri “siaj” rajtoj elekti kaj enoficigi la episkopojn de sia teritorioj, Post tio, pli rajtigite, transdonis la titolon de Rego de Italio al Matilda de Toskanio por ŝin repagi pro ties servoj.

Li estis ĵus reveninta al Germanio kiam la Roma kurio revokis la “perfortitajn” akordojn kaj instigis la germanajn princojn al reagoj kontraŭ la imperiestro. Kaj ekde 1112 oni ekribeliĝis kontraŭ Henriko la 5-a: komencis la saksaj nobeloj inter kiuj militis la estonta imperiestro Lotaro la 3-a. La ribeliĝoj daŭris ĝis la finiĝo de 1115, kiam kun la morto de Matilda el Toskanio la titolo de Reĝo de Italio rekuniĝis al la Imperia Krono.

La 7-an de marto 1114, en Majenco, Henriko la 5-a edzinigis la dekdujaran filinon de la reĝo de Anglio, Henriko la 1-a: Ŝi, post la morto de Henriko la 5-a revenis al la kortego de sia patro en Londono.

Tombo de Henriko la 5-a en la katedralo de Speyer.
Henriko la 4-a cedas la tronon al la filo Henriko la 5-a (el la kroniko de Ekkehard von Aura).

Henriko daŭrigis sian lukton kontraŭ la papo elektante la episkopojn, ĝis 1122, kiam, kun al nova konkordato, poste nomata Konkordato de Worms estis aranĝita kompromiso inter li kaj papo Kalisto la 2-a.

Morto de Henriko la 5-a[redakti | redakti fonton]

En 1124 Henriko la 5-a, post alianciĝo kun sia bopatro, la reĝo de Anglio kaj duko de Normandio, ekinvadis grafejon de Ĉampanjo, atingante Reims, kie blokiĝis ĉar lin atendis impona armeo. La plejgranda parto, fakte, de francaj feŭduloj estis enirintaj sub la standardo de ilia reĝo Ludoviko la 6-a la Dika, ankaŭ tiuj kiuj dek jarojn antaŭe estis aliancanoj de la reĝo de Anglio Henriko la 1-a. Sugerio el Saint-Denis, en sia libro Vie de Louis VI le Gros asertas ke Ludoviko profitis je tiom granda kvanto da kavalerianoj kaj harmuloj kiujn oni dirus lokustoj kiuj malkaŝis al la okuloj la tersurfacon; kaj listigis la princojn pretajn batali kontraŭ la imperiestro: ili tiom nombris ke tio konvinkigis la imperian armeon retiriĝi al Germanio.

Henriko la 5-a forpasis en Utrecht la 23-an de majo 1125, lasante neniun laŭlegan filon; nur eksteredzeca filino havis lin patro. Oni lin entombigis en la katedralo de Speyer.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bernd Schneidmüller/Stefan Weinfurter (ed.): Die deutschen Herrscher des Mittelalters, Historische Porträts von Heinrich I. bis Maximilian I.. Munkeno, 2003
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia