Henriko la 7-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Henriko_(regantoj).
Henriko la 7-a
Reĝo de Anglio
Persona informo
Henry VII
Naskiĝo 28-an de januaro 1457 (1457-01-28)
en Kastelo Pembroke
Morto 21-an de aprilo 1509 (1509-04-21) (52-jaraĝa)
en Richmond Palace
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioKimrio vd
Subskribo Henriko la 7-a
Familio
Dinastio Tudoroj vd
Patro Edmund Tudor, 1st Earl of Richmond vd
Patrino Margaret Beaufort vd
Edz(in)o Elizabeto de Jorko vd
Amkunulo unknown Breton lady (?) vd
Infanoj Arthur TudorMargaret TudorHenriko la 8-a • Elizabeth Tudor • Mary Tudor • Edmundo Tudoro • Edward Tudor • Katherine Tudor • Roland de Velville vd
Profesio
Okupo monarko vd
Aktiva en AnglioBretonioLondono vd
Reĝo de Anglio
Dum 1485 ĝis 1509
Antaŭulo Rikardo la 3-a
Sekvanto Henriko la 8-a
Reganto de Irlando
Dum 1485 ĝis 1509
Antaŭulo Rikardo la 3-a
Sekvanto Henriko la 8-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko Tudoro (n. la 28-an de januaro 1457, m. la 21-an de aprilo 1509) estis reĝo de Anglujo kaj reganto de Irlando de 1485 ĝis sia morto sub la nomo de Henriko la 7-a. Li estis la fondinto de la dinastio de Tudoroj per la unuigo de la ĝistiamaj Lankastroj kaj Jorkoj. Li estis malpopulara reĝo kiu ne povis kalkuli kun la apogo de la parlamento kaj dediĉis sin al profito de impostado super la nobelaro.

La transmara Brita Imperio, —en la senco de esplorado kaj de brita setlado laŭlonge de oceanoj ekster Eŭropo kaj do el la Brita Insularo—, ekis el la marpolitiko de la reĝo Henriko la 7-a, kiu regis de 1485 ĝis 1509. Iniciatis komercajn liniojn por la komerco de la lano kaj starigis modernan sistemon por la transmara brita komerco, kiu kontribuis al kresko de la ŝipkonstruejoj kaj por la navigado el la insularo. La komerca ŝiparo alportis la bazojn por komercaj institucioj kiuj disvolvigos gravajn rolojn en la imperia posta aventuro, kiaj la kompanjoj: Massachusetts Bay Company aŭ la British East India Company. Henriko la 7-a ordonis ankaŭ la konstruadon de la unua seka digo en Portsmouth, kaj ege plibonigis la malgrandan Reĝan Ŝiparon (Royal Navy).