Henrique Adriano Buss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henrique (futbalisto))
Henrique Adriano Buss
Persona informo
Naskonomo Henrique Adriano Buss
Naskiĝo 14-an de oktobro 1986 (1986-10-14) (37-jaraĝa)
en Marechal Cândido Rondon
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Henrique Adriano Buss, kutime nomata nur Henrique, estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la  14-an de oktobro 1986(nun 1986-10-14) en Marechal Cândido Rondon, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2014 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la futbalklubo de la urbo Napolo, SSC Napoli – antaŭe ekde la jaro 2006 li profesiis en pluraj aliaj kluboj de diversaj landoj, interalie de 2008 ĝis 2012 en FC Barcelona. Krome teorie ekde la jaro 2008 li estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo, sed ĝis printempo 2014 praktike nur havis unu nacian matĉon, komence de la jaro 2008. En 2014 li nomumiĝis membro de la brazila teamo, kiu kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, kaj "kolektis" aktivajn partoprenojn en signife pli da matĉoj. En la nacia teamo de 2014 li rekoneblas per la numero "15".