Henry "Hotspur" Percy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harry Hotspur Percy kaj edzino Lady Elizabeth Mortimer

Henry PERCY (ofte konata kiel Hotspur, n. inter 1364 kaj 1366, m. la 21-an de julio 1403) estis fama batalisto kiu mortis estrante ribelon kontraŭ Henriko la 4-a (Anglio).

Familio

Li estis la plej aĝa filo de Henry Percy (1-a grafo de Northumberland) kaj Margaret Neville, filino de Ralph Nevill (2-a barono Neville de Raby), kiu estis angla nobelo kaj generalo kiu venkis la skotojn dum la batalo de Neville's Cross (la 17-an de oktobro 1346).

Vivo

Hotspur famis kiel batalisto, militante kontraŭ la skotoj kaj la francoj. La 5-an de aŭgusto 1388 li estis kaptata de la skotoj dum la batalo de Otterburn, kaj poste oni elaĉetis lin.

En 1391 li iris al Calais. De 1393 al 1395 li estis guberniestro de Bordeaux.

Reveninte de Francio, li kaj sia patro helpis Henrikon la 4-a detronigi Rikardon la 2-an.

En 1402 li kaj sia patro venkis skotan armeon kiu disrabis nordan Anglion.

Ribelo

Pro la subteno de Hotspur kaj ties familio, Henriko promesis doni al ili grandajn bienojn en Cumberland, sed kiam militado ĉesis li donis tiujn bienojn al rivalo de la familio. Li ankaŭ ne pagis promesitan monon. Pro tio Henry Percy kaj lia onklo Thomas Percy (grafo de Worcester) ribelis, kaj alianciĝis al Owen Glendower, kimra princo kiu militis kontraŭ Henriko. Julion 1403 Henry Percy marŝis suden por kunigi sian militistojn kun tiuj de sia onklo. Al ilia armeo aliĝis ankaŭ kimroj. La tuta armeo alproksimiĝis al Shrewsbury.

Henriko la 4-a konsciis la ribelon nur la 12-an de julio, ŝajne dum li marŝis norden por subteni pluan militadon de Henry Percy en Skotlando. Tuj li marŝis al Shrewsbury. La 20-an de julio la du armeoj tendumis ekster Shrewsbury, laŭ kontraŭaj bordoj de Rivero Severn.

La sekvantan matenon Henriko sendis Thomas Prestbury, abaton de Shrewsbury, por pridiskuti pacakordon, sed Henry Hotspur reĵetis la proponon kaj Thomas Percy parolis insulte al la reĝo.

Morto

Sekvis batalo, tri mejlojn norde de la nuna centro de Shrewsbury. Komence la ribelantoj gajnis la avantaĝon kaj forpelis la dekstran alon de la reĝa armeo, mortigante multajn kontraŭulojn, inkluzive la grafon de Stafford kiu komandis tiun parton de la armeo. Princo Henriko, la filo de Henriko la 4-a, estis vizaĝe vundata de sago, sed daŭre komandis la maldekstran alon de la reĝa armeo. Henry Hotspur mortis atakante tiun alon. Komence oni ne konsciis lian morton, kaj liaj kavaliroj proklamis la morton de Henriko la 4-a, kriante, "Henry Hotspur reĝo!" Tamen Henriko respondis, "Henry Percy estas mortinta." Kiam la morta Hotspur silentis, oni konsciis la veron kaj ĉesis batalado. Laŭdire multaj ne certis kiu venkis.

Kastelo Warkworth, hejmo de Henry Percy

Henry Percy entombiĝis en Whitchurch (Shropshire), sed, post kiam estiĝis onidiroj ke li ja ne mortis, Henriko la 4-a elfosigis la kadavron kaj elmontris ĝin (palisumitan sur lancon) en la bazarplaco de Shrewbury; poste li kvaronigis ĝin kaj elmontris la kapon en Jorko kaj la aliajn partojn en Chester, Londono kaj Newcastle-upon-Tyne. Tiun novembron la restaĵoj transdoniĝis al Elizabeth, la vidvino de Henry Hotspur, kaj ŝi entombigis ilin en la katedralo de Jorko.

Edziĝo kaj idoj

Hotspur edziĝis al Damo Elizabeth Mortimer, filino de Edmund Mortimer (3-a grafo de March) kaj pranepino de Eduardo la 3-a (Anglio). Ili havis tri gefilojn:

Hotspur en literaturo

Hotspur ludas gravan rolon en la unua parto de la du-parta teatraĵo Henriko la 4-a de William Shakespeare. En tiu verko li havas la saman aĝan kiel Princo Henriko: fakte li multe pli aĝis. Laŭ Shakespeare la princo mem mortigis Hotspur sed tio ne vere okazis.