Henry Cowell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Cowell
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1897 (1897-03-11)
en Menlo Park
Morto 10-an de decembro 1965 (1965-12-10) (68-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley
Familio
Patro Harry Cowell
Patrino Clarissa Dixon
Edz(in)o Sidney Robertson Cowell
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • muzika teoriisto • pianisto
vdr

Henry Dixon Cowell (n. la 11-an de marto 1897 - m. la 10-an de decembro 1965) estis usona komponisto, muzika teoriulo, pianisto, instruisto, eldonisto kaj entreprenisto. Lia kontribuo al la muziko estis resumita de Virgil Thomson, kiu skribis komence de la 1950-aj jaroj ke vidas en ĝi harmonion kaj altan kvaliton kaj li konsideras ke neniu komponisto de tiu epoko produktis similan aron de verkoj radikalaj kaj normalaj samtempe.