Henry David Thoreau
Henry David Thoreau | |
---|---|
usona poeto kaj eseisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | David Henry Thoreau |
Naskiĝo | 12-a de julio 1817 en Concord, Masaĉuseco, Usono |
Morto | 6-a de majo 1862 en Concord, Masaĉuseco, Usono |
Mortokialo | tuberkulozo |
Tombo | Sleepy Hollow Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Harvard College • Universitato Harvard |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | John Thoreau Jr. |
Patrino | Cynthia Dunbar |
Frat(in)o | Sophia Thoreau |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | poeto • filozofo • eseisto • aŭtobiografo • taglibristo • tradukisto • verkisto • aktivulo kontraŭ sklaveco • natursciencisto • ekologo • mediprotektulo |
Verkoj | Walden Civila malobeo |
Henry David THOREAU [HENri DEJvid toROŬ] naskiĝis la 12-an de julio 1817 en Concord (Masaĉuseco) kaj mortis samloke la 6-an de majo 1862. Li estis usona poeto kaj eseisto. Origine liaj individuaj nomoj estis "David Henry", sed li poste inversigis.
Plej konata li estas pro sia eseo Civila malobeo, kiun li publikigis en 1849, pasiginte unu jaron en prizono pro rifuzo kunfinanci per imposto militon kontraŭ Meksiko. Tiu eseo pruveble influis Tolstoj, Martin Luther King kaj Mohandas Karamchand Gandhi. Kvankam li diplomiĝis en la Universitato Harvard, li ne ricevis diplomon, ĉar li rifuzis pagi la kotizon por ĝi.
Thoreau estis amiko kaj disĉiplo de Ralph Waldo Emerson. Thoreau kontraŭis ankaŭ sklavecon kaj batalis por ĝia abolo. Lia idearo (almenaŭ en la altigo de libereco kaj kontraŭo al ŝtato) iome koincidas kun tiu de la germana filozofo Stirner, preskaŭ samtempa, sed neniu el ili konis la ekzistadon de tiom malprosima similulo.
Kritika vivo
En 1845 Thoreau instaliĝis en Walden Pond en eta kabano vivante naturajn kaj malfacilajn kondiĉojn, gajnante sian vivon el la propra laboro. El tiu sperto venos lia unua verko Walden, or life in the woods (Vivo en arbaro) de 1854. Primitivismo estas solvo kontraŭ la ŝtatpremo kaj la devigoj de la moderna vivo. Feliĉo estus harmonio kun naturo.
En 1846 okazas la civila malobeo pagi imposton por la milito kio alportas la verkiston al malliberejo kaj tie verkos Civil Disobedience (Civila malobeo) de 1849 kio montros al venontaj sekvantoj pacan vojon kontraŭstari la premon de la ŝtato. Precize tiu pacismo estos grava diferenco rilate anarkiismo kaj anarkiistoj. Thoreau neniam konsideris sin tio. Tamen koincidas kun tiuj je la kontraŭstaro kontraŭ ŝtatoj kaj ĉio kio malpermesos harmonion inter individuoj. La emfazo super la ideoj de individuo kaj libereco vere enmetas tiun verkon en la komuna bazo de la individuisma anarkiismo.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilbao, 2007.
Eksteraj ligiloj
greke http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=2567 greke http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=205 greke http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=1022 greke http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=4232