Henry Horn
Henry Horn | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1997 (26-jaraĝa) en Kolonjo |
Ĝenroj | popmuziko |
Instrumentoj | voĉo |
Eldoninto | Sony Music Entertainment |
Retejo | www.apollo3.tv |
Henry Horn - naskiĝis la 25-an de junio 1997 en Kolonjo, do nun 26-jara - estas germana popmuzika kantisto kaj infana aktoro. Li konatiĝis kiel kantisto de la germana infana muzikgrupo Apollo 3, kiun li fondis en 2006, en aĝo de naŭ jaroj, kune kun la samaĝuloj Marvin Schlatter kaj Dario Flick.
Sian unuan grandan rolon kiel aktoro lihavis en la jaro 2010 kadre de la futbala filmo Die Teufelskicker flanke de la du samgrupanoj kaj de aliaj infanoj, sed ankaŭ flanke de la plenkreskaj aktoroj Diana Amft, Benno Fürmann, Reiner Schöne kaj Armin Rohde. En la filmo li havis la ĉefolon de la knabo Moritz, kaj ankaŭ en la daŭriga filmo, produktata en 2012, li havas tiun rolon.
Krome li en 2007 en aĝo de apenaŭ dek jaroj havis gastan rolon en la krimfilma televida serio Alarm für Cobra 11 – Die Autobahnpolizei.
Eksteraj ligiloj
greke Henry Horn ĉe Interreta filma datumbazo (angle) greke persona paĝo en la retejo facebook