Henry M. Jackson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry M. Jackson
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1912 (1912-05-31)
en Everett
Morto 1-an de septembro 1983 (1983-09-01) (71-jaraĝa)
en Everett
Mortokialo aorta aneŭrismo
Tombo Evergreen Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Stanfordelementa lernejo • University of Washington School of Law • Everett High School
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Henry Martin ("Scoop") JACKSON (elp. HENri ("SKUP") ĜEKsn; n. la 31-an de majo, 1912 – m. la 1-an de septembro, 1983) estis usona parlamentano (reprezentanto 1941-1953, senatano 1953-1983) el Vaŝingtonio. Li estis nesukcesa kandidato por la demokrata prezidenta nomumo en 1972 kaj 1976. Politike Jackson estis liberalulo enlande, forte subtenante plenajn civitanajn rajtojn por rasaj malplimultoj, protektadon de la medio, kaj laboristajn sindikatojn, sed forte kontraŭkomunisma eksterlande.