Henry Mountbatten-Windsor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Mountbatten-Windsor
Princo de Kimrio
Princo de Kimrio
Persona informo
Naskonomo Prince Henry Charles Albert David of Wales
Aliaj nomoj Henry Wales
Naskiĝo 15-a de septembro 1984
en Londono, Anglio
Lingvoj anglabrita angla
Loĝloko Montecito • Palaco Kensington • Nottingham Cottage • Frogmore Cottage • Toronto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Eton College • Wetherby School • Ludgrove School • Reĝa Milita Lernejo Sandhurst
Subskribo Henry Mountbatten-Windsor
Familio
Patro Karlo la 3-a
Patrino Diana Spencer
Frat(in)o William Mountbatten-Windsor
Edz(in)o Meghan Markle
Amkunulo Ara Bustamante • Cressida Bonas
Infanoj Archie Mountbatten-Windsor • Princess Lilibet of Sussex
Parencoj Laura Lopes
Tom Parker Bowles
Okupo
Okupo helicopter pilot • oficiromecenato • poloisto • filantropo
Verkoj Finding Freedom
Spare
TTT
Retejo https://www.royal.uk/the-duke-of-sussex
https://sussexroyal.com
vdr

Henry Charles Albert David MOUNTBATTEN-WINDSOR (naskiĝis la 15-an de septembro 1984 en Londono), nomita Princo Harry de Kimrio, estas dua filo de Princo Karlo (Princo de Kimrio) kaj Princino Diana. Princo Harry naskiĝis la 15-an de septembro 1984 en la hospitalo St. Mary's, en Paddington, Londono. Post sia patro kaj sia frato Princo William li estas la tria en la vico de la tronposteuloj de la brita krono.

Harry havas alian duonfraton Tom kaj duonfratinon Laura, el la unua geedzeco de sia duonpatrino Camilla Mountbatten-Windsor – la nuna dukino de Kornvalo.

Oni rimarkis Harry dum la pasintaj jaroj pro liaj spertoj pri drogoj kaj alkoholaĵoj kaj pro afero kun fotografo de londona dancejo. Tiaj eventoj kromnomigis lin "Dirty Harry" (malpura Harry).

En januaro 2005 oni denove parolis pri li, kiam li iris al kostumfesto vestita de nazieca dezertuniformo kun svastikobrakrubando.[1]

Ekde majo 2005 Princo Harry studas ĉe la militista akademio Sandhurst. En aprilo 2006 li estis ĵurigita kiel oficiro en la ĉeesto de sia avino reĝino Elizabeto la 2-a. Dum majo 2007 li servos, kiel membro de la Blues and Royals en Irako.

Harry estas princo de Britio kaj Nord-Irlando, laŭ brita maniero nomita "Prince Harry of Wales", princo estante ligita al Britio, ne al Kimrio (Wales). La titolo "Prince of Wales" signifas esperante princon de Kimrio kaj estas la titolo de la tronviculoj.

Vidu ankaŭ

Fontoj

  1. BBC NEWS-Artikolo kun bildo kaj publikaj reagoj