Henry Vaughan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Vaughan
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1621 (1621-04-17)
en Llansantffraed
Morto 23-an de aprilo 1695 (1695-04-23) (74-jaraĝa)
en Monmouthshire
Tombo Llansantffraed vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Jesus College vd
Familio
Gefratoj Thomas Vaughan vd
Profesio
Okupo kuracistoekonomikisto • poeto • verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henry VAUGHAN (n. la 17-an de aprilo 1622, m. la 23-an de aprilo 1695) estis anglalingva poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Henry Vaughan naskiĝis en Brecknockshire, Kimrio. Li havis ĝemelan fraton, Thomas, kiu iĝis alkemisto. En 1638 ili eniris Jesus College (Oksfordo), sed en 1640 Henry forlasis la kolegion por studi juron en Londono.

Post la erupcio de la angla enlanda milito li revenis en Kimrion kie li iĝis sekretario de Kavaliro Marmaduke Lloyd, ĉefa juĝisto de Brecknockshire kaj subtenanto de Karlo la 1-a (Anglio). Post iom da militado, Henry iĝis kuracisto en vilaĝo proksima al Brecon.

Ne post 1646 li edziĝis al Catherine Wise: ili havis kvar idojn. Post ŝia morto li edziĝis al ŝia fratino Elizabeth.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Henry Vaughan estis metafizika poeto: la metafizikaj poetoj uzis karambolojn kaj malsimplajn ideokombinojn por esplori filozofajn temojn, kaj aludoj al ĉiutagaj aĵoj ofte enkondukis profundan pensadon. Inter aliaj tiaj poetoj estis John Donne, George Herbert, Richard Crashaw, Andrew Marvell kaj Thomas Traherne.

Li eldonis kvar poemarojn:

  • Poemoj (1646), kiu enhavis konvenciajn lirikojn kaj tradukon de satiro de Juvenalo
  • Olor Iscanus (La Cigno de Rivero Usk, 1647 sed eldonita nur en 1651), kie multaj poemoj celebris la kamparanan vivon
  • Silex Scintillans (La Ekbrilanta Silikŝtono, 1650; dua pligrandigita eldono 1655), pro kies enhavo li plej famas. La poemaro traktis religiajn temojn kaj ege influiĝis de George Herbert. Henry Vaughan priskribis mistikajn spertojn kvazaŭ ili estis ĉiutagaj aferoj, uzante ĉiutagajn vortojn. Tradukoj de du poemoj aperis en Angla Antologio
  • Thalia Rediviva (1678), kies enhavo iom pli banalis

Aldone li eldonis plurajn religiajn verkojn kaj tradukojn.