Henryk Zygalski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henryk Zygalski
Persona informo
Naskonomo Henryk Michał Zygalski
Naskiĝo 15-an de julio 1908 (1908-07-15)
en Poznano,  Germana Imperiestra Regno
Morto 30-an de aŭgusto 1978 (1978-08-30) (70-jaraĝa)
en Liss
Tombo Chichester Crematorium and Garden of Remembrance
Lingvoj polaangla
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato Adam Mickiewicz en Poznano • Saint Mary Magdalene High School in Poznań
Okupo
Okupo matematikisto • kriptologo
Verkoj Zygalski sheets
vdr
La deĉifrilo Enigma

Henryk Zygalski (naskiĝis la 15-an de julio 1908 en Poznań, mortis la 30-an de aŭgusto 1978 en Liss, Anglio) – pola matematikisto kaj kriptologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukito de Gimnazio Mario Magdaleno en Poznań, laboristo de Universitato de Poznań kaj de armea kontraŭspionejo (Ĉifr-Oficejo).

Skipo konsistanta el Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski januare 1933 rompis kodon de la germana ĉifranta maŝino Enigma kaj konstruis ties kopion.

Li estas inventinto de la koncepto pri t.n. toloj de Zygalski, tre laborpostulaj dum pretigado de perforataj folioj, helpantaj fiksi laŭvicon de kodigantaj rotaciiloj de Enigma.

La monumento de tri polaj kriptologoj:Marian Rejewski, Henryk Zygalski kaj Jerzy Różycki en Poznano

Post la dua mondmilito li restis inter pola enmigrantaro de Grand-Britio, kie li instruis matematikon en provinca lernejo. Li ricevis honoran doktorecon de Pola Universitato en Ekzilo. Postmorte honorigita per Granda Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando. Enterigita en Londono.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Memoraĵojn pri Henryk Zygalski oni povas rigardi en Wielkopolskie Muzeum Wojskowe (Grandpollanda Armea Muzeo) en la Malnova Foirejo en Poznań. Antaŭ Imperiestra Kastelo en 2007 oni starigis monumenton de kriptologoj en la formo de obelisko

Pola Poŝto por omaĝi atingojn de poloj en la mondo enkondukis en 2009 kvar poŝtmarkojn. Sur unu kun valoro 1,95 zlotoj estas bildo de Henryk Zygalski en ĉirkaŭo de la ceteraj rekreintoj de Enigma.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Władysław Kozaczuk & Jerzy Straszak. Enigma ; How the Poles Broke the Nazi Code, New York 2004 wyd.Hyppocrene Books ISBN 0-7818-0941-X
  • Marian Rejewski, An Application of the Theory of Permutations in Breaking the Enigma Cipher, Applicationes Mathematicae, 16 (4), 1980, s. 543 - 559 (PDF).
  • Gordon Welchman, From Polish Bomba to British Bombe: the Birth of Ultra, Intelligence and National Security, 1986.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]