Heppenheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heppenheim
Blazono
Heppenheim (Germanio)
Heppenheim (Germanio)
DEC

Map

ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Bergstraße
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06252, 06253 (Unter-Hambach parte, Mittershausen-Scheuerberg)
Poŝtkodo 64646
Aŭtomobila kodo HP
Oficiala Municipokodo 06431011
LOCODE DE HEP
Subdivido 9 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Rainer Burelbach
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Großer Markt 1
Demografio
Loĝantaro 26946 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 38′ N, 8° 39′ O (mapo)49.6415277777788.645Koordinatoj: 49° 38′ N, 8° 39′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 122 m
Areo 52,14 km²
Oficiala retejo https://www.heppenheim.de/
vdr

Heppenheim estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio, ĉirkaŭita de sunaj montetoj de la regiono Bergstraße kaj regiona vinkultiva centro. Ĝi troviĝas rande de la mezalta montaro Odenvaldo. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 26946 loĝantojn.

la malnova urbo, rigardata de la Kastela Monto

La urbo estas la administra sidejo de la distrikto Bergstraße kaj apartenas al la administra distriktaro Darmstadt. La germanaj aŭtovojoj A5 kaj A67 ligas ĝin al la proksimaj Heidelberg kaj Mannheim sude kaj al Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde.

la fortikaĵo Starkenburg, rigardata de la Maja Monto

La "konferenco de Heppenheim", renkontiĝo de gvidaj liberaluloj la 10-an de oktobro 1847 signis la komencon de la demokrata revolucio de la jaroj 1848 kaj 1849 en Germanio. Memore al tiu historia evento la germania politika partio "Libera Demokrata Partio" (germane Freie Demokratische Partei, F.D.P.) dum 1948 estis fondita en Heppenheim.

Vidindaĵoj

la mezepoka urbodomo je la merkata placo
alia vido de la merkata placo, fone la Starkenburg
  • la mezepoka merkata placo kun historiaj urbodomo, trabfakaj domoj kaj maria fontano
  • la fortikaĵo Starkenburg sur la Kastela Monto
  • la katolika urba preĝejo St. Peter
  • la mezepoka nobela bieno Kurmainzer Amtshof

Heppenheim havas pitoreskan, preskaŭ ne detruitan mezepokan urbokernon sur areo de ses hektaroj. La plej multaj domoj de la malnova urbo estas trabfakaj, do karakterizitaj per multaj fasade videblaj vertikalaj kaj horizontalaj lignaj traboj, malhele farbitaj. Multaj el tiuj domoj rekonstruiĝis dum la jaroj post 1693 sekve de milita detruo de la urbo. La mezepoka urba muro tamen preskaŭ komplete estis forigita komece de la 19a jarcento, kaj nur fragmentoj restis. La urbo estas bele ĉirkaŭita de montetaj vitejoj, kaj estas centro de vinkultivado.

Partneraj urboj

Konataj urbanoj

  • Martin Buber, juda filozofo, inter la jaroj 1916 kaj 1938 vivinta en Heppenheim
  • Sebastian Vettel, monda ĉampiono de Formulo 1, naskiĝinta en 1987 en Heppenheim kaj vivinta tie ĝis 2009 - daŭre li ofte vizitas la hejmurbon kaj honore al li junaj urbanoj neserioze rebaptis la urbon Vettelheim

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj de la urbo, germanlingvaj