Heréd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heréd (herEd) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Hatvan.

Kastelo de Heréd

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵokaj sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojo. Hatvan troviĝas 6, Aszód 16, Gyöngyös 28, Gödöllő 30 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1138 en formo "Kerudy". De la turkoj la loĝantaro rifuĝis. En 1873 ĥolero okazis. En 1919 la rumana armeo, en 1944 la germanoj, poste la Ruĝa Armeo okupis la vilaĝon. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj. Dum la socialismo kolĥozo pri Miĉurin (iom poste Progreso) funkciis.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, 5 nutraĵvendejoj, 6 aliaj vendejoj, 9 kafejetoj, etbanko, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]