His Majesty's Theatre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Her Majesty’s Theatre)
His Majesty's Theatre
teatrejo
Bazaj datoj
Arkitekto Charles J. Phipps vd
Estiĝo 1705
Malfermo 1897
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Civito de Vestminstro
Adreso 57 Haymarket, London, SW1Y 4QL, England
Situanta sur Haymarket
Situo
Geografia situo 51° 30′ 29″ N, 0° 7′ 55″ U (mapo)51.5081-0.13200000000001Koordinatoj: 51° 30′ 29″ N, 0° 7′ 55″ U (mapo)
His Majesty's Theatre (Granda Londono)
His Majesty's Theatre (Granda Londono)
DEC
His Majesty's Theatre
His Majesty's Theatre
Lokigo de Granda Londono en Anglio
Situo de His Majesty's Theatre
Map
His Majesty's Theatre
Retejo https://lwtheatres.co.uk/theatres/his-majestys/
vdr
Her Majesty's Theatre dum la incendio de 1867
Her Majesty's Theatre dum septembro 2005

His Majesty's Theatre – en Esperanto laŭvorte "majestulina teatro" – estas teatro kaj teatrejo en Londono. Ĝi troviĝas ĉe la placo Haymarket ("fojnomerkato") en la urbodistrikto West End ("okcidenta fino").

La teatro havas tradicion, kiu ampleksas plurajn konstruaĵojn kaj nomŝanĝojn. Origine konstruite laŭ planoj de la arkitekto John Vanbrugh, ĝi malfermiĝis la 9-an de aprilo 1705 sub la nomo Queen's Theatre ("reĝina teatro"). Post kiam Georgo la 1-a dum la jaro 1714 iĝis reĝo de Britio, la nomo adaptiĝis al la formo King's Theatre ("reĝa teatro"). En la konstruaĵo premieris la plej multaj operoj de la komponisto Georg Friedrich Händel, precipe dum la tempo de la "opera akademio" de 1719 ĝis 1728, por kiu ankaŭ komponis ankaŭ Giovanni Battista Bononcini kaj Attilio Ariosti. Kiam Johann Jacob Heidegger estis komerca direktoro de la teatro, li ankaŭ organizigis maskobalojn.

Dum la jaro 1789 la konstruaĵo detruiĝis kadre de incendio. Nova konstruaĵo planita de la arkitekto Michael Novosielski inaŭgusriĝis dum marto 1791 . Inter la muzikaj direktoroj de tiu epoko menciindas la fama kaj ekstravaganca harfisto Nicolas Bochsa (1789-1856), kiu havis tiun funkcion inter 1827 kaj 1833. Dum la jaro 1837 enkondukiĝis la nomo Her Majesty's Theatre, kiu en la kazo de viraj regantoj ŝanĝiĝis al His Majesty's Theatre. Post nova incendio dum 1867 kaj rekonstruo laŭ la planoj de Charles Lee fine la teatrejo malkonstruiĝis. La nuntempa konstruaĵo estis planita de Charles John Phipps kaj inaŭgurita la 28-an de aprilo 1897. Nuntempe ĝi uziĝas precipe por prezentoj de muzikaj teatraĵoj.

Ekde la 9-a de oktobro 1986 ĉiutage prezentiĝas la muzika teatraĵo The Phantom of the Opera ("La fantomo de la opero").