Hera

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hera (Ἥρα aŭ "protektema" en la greka) estis la diino de la geedzeco, kaj de la fekundeco. Ŝi estis la edzino de Zeŭso, kaj la reĝino de la olimpanoj.

Hera disputis multe kun Zeŭso pro liaj amaferoj. Ŝi malamis ankaŭ la heroon Heraklon, ĉar li estis la eksteredzeca filo de ŝia edzo kaj la bela mortonta Alkmena. Aliflanke, ŝi protektis alian heroon, Jazonon.

Multaj mitologoj kredas, ke la kulto de Hera estas prahistoria. Antaŭ pli ol dek mil jaroj, la homo adoris prototipan diinon de la fekundeco, kaj ĉi-tiu diino fariĝis Hera en Grekio, kaj grade perdis sian hegemonion kiel ĉefdio al Zeŭso. La antropologoj trovis multajn figuretojn de la nuda dika Granda Patrina Diino en Eŭropo.

Partneroj kaj idaro
Zeŭso Neniu Nekonatulo



Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    http://hellas.teipir.gr/Thesis/Samos/english/tdk158.html
Ekstera ligilo    http://users.pandora.be/flubberr/,
Ekstera ligilo    http://www.gutenberg.org/etext/2199
Ekstera ligilo    http://www.senmerv.com/archives/000147.php

Notoj kaj referencoj[redakti]

  1. 1,0 1,1 1,2 Heziodo. Teogonio, 921.
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.19.
  3. Ovidio. Festoj, 229.
  4. Heziodo. Teogonio, 927.
  5. Homera himno 3,3000.
  6. Kolluto. Forkapto de Heleno, 88.174.