Heraldikaj koloroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Heraldikaj koloroj konsistigas unu el la elementoj de heraldika kodigo. Ne ampleksas ĝia paletro, kies uzo estas pli teknika (eĉ ofte simbola) ol arta.

La koloroj dispartiĝas en tri grupoj: farboj, metaloj kaj peltoj.

Ili ne uziĝas tute libere, sed laŭ reguloj, ĉefe la t.n. "kontrastigo de la koloroj".

Farboj[redakti | redakti fonton]

heraldikaj farboj
Gorĝo Ruĝo
Lazuro Bluo
Sablo Nigro
Sinoplo Verdo
heraldikaj metaloj
Oro Flavo
Arĝento Blanko

Farboj grupigas la intensajn kolorojn.

La ĉefaj farboj estas : gorĝo (ruĝo), lazuro (bluo) kaj sablo (nigro). Malpli uzataj estas sinoplo (verdo) kaj purpuro (violruĝo). Ankaŭ ekzistas aliaj farboj, raraj kaj/aŭ ligitaj al malgranda regiono, kiel okroruĝotanito.

Origine, kelkaj farboj estis peltoj kiel sablo kaj ankaŭ tre verŝajne gorĝo. Purpuro longtempe estis ambigua farbo, kiu foje funkciis kiel pelto.

Metaloj[redakti | redakti fonton]

Metaloj grupigas la helajn kolorojn.

Nur du en tiu grupo: oro (flavo) kaj arĝento (blanko). En Germanio, troviĝas ŝtalo (malhela grizo), tre malofta, kiu iel malkongruas kun la heleco de la metaloj.

Peltoj[redakti | redakti fonton]

heraldikaj peltoj
Blason Guillaume de Fossez.svg Ermeno nigraj ermenmakuloj semitaj sur blanka kampo
Malermeno blankaj ermenmakuloj semitaj sur nigra kampo
Vair plain.svg Vajro pavimo de helmetoj blankaj k bluaj
kontraŭvajro
renversita vajro
vajrumita
kelke el la multnombraj vajro variantoj
Coa Illustration Tincture Fur Plumetty naturel.svg plumeto
Kursch.gif kurŝo

Peltoj estas fakte dukromataj koloroj, kiuj per unu metalo kaj unu farbo, ripetadas desegnitan motivon. La ĉefaj estas ermeno kaj vajro, sed kun multnombraj variantoj.






Deveno de la esperantaj vortoj[redakti | redakti fonton]

La nomoj de la farboj (Lazuro, gorĝo...) fontas el la anglo-normanda glosaro, kiu funkciis internacie dum longa periodo. La orientaj kaj nordaj landoj de Eŭropo nun uzas la nacilingvajn kutimajn nomojn de la respondaj koloroj (bluo, ruĝo...).

Se la vortoj "metaloj" kaj "peltoj" respondas al la uzo de ĉiuj eŭropaj landoj, tute alia estas por la vortoj "koloro" kaj "farbo" kie estas granda konfuzo, precipe en la franca glosaro, (kie la vortoj "couleur" (koloro) kaj "émail" (emajlo) estas ajne uzataj laŭ la aŭtoroj) sed ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, kie la sama vorto "koloro" uziĝas kaj por la tuta paletro, kaj por la priskribitaj "farboj". Farbo, fine ŝuldas sian elekton analogie al la (de) heraldische Farbe.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]