Herbejpipio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Herbejpipio
Herbejpipio
Herbejpipio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. pratensis'
Dunomo
Anthus pratensis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Herbejpipio, Anthus pratensis, estas palearkta mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en multe de la norda duono de Eŭropo (el Francio kaj Islando orienten al Pollando kaj supra duono de Rusio kaj Azio. Ĝi estas migranta ĉe plej parto de sia teritorio, kaj vintras en suda Eŭropo, norda Afriko kaj suda Azio, sed ĝi estas loĝanta specio en Irlando, Britio kaj najbaraj marbordaj areoj de okcidenta Eŭropo. Tamen eĉ tie multaj birdoj moviĝas al marbordo aŭ malaltaj teroj vintre.

Herbejpipio fotita en julio 2008; videblas la brusta strieco, okulringo kaj longaj malantaŭaj fingroj

Tiu estas disvastigata kaj ofte abunda pipio. Ĝi estas nedistingeblaspekta specio surgrunda, ĉefe bruna supre kaj sablokolora al blankeca sube, kun malhela strieco en plej parto de ties plumaro kaj ĉefe en dorso kaj brusto kaj ties flankoj. Ĝi havas palrozajn krurojn kaj fajnan bekon; la eksteraj vostoplumoj estas blankaj. La nigra okulo havas helan okulringon kiu videblas sur la malhelbruna fono de la vizaĝo. La alvoko estas milda ci-ci. La simpla ripeteca kanto estas farata dum mallonga kantoflugo.

Tiu estas specio de nekultivataj malfermaj habitatoj, kiaj paŝtejoj (de kie devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo kie pratensis signifas “loĝanta en herbejoj) kaj arbustaroj. Ĝi estas tre surterema pipio, kutime surgrunde. Ĝi estas simila al la Arbopipio, Anthus trivialis, kiu estas iom pli granda, malpli strieca kaj havas pli fortajn vizaĝajn markojn. La kanto de la Herbejpipio akceliĝas je la fino dum tiu de la Arbopipio malsupreniras.

La nesto estas surgrunda. La manĝo de la Herbejpipio estas ĉefe insektojn kun kelkaj semoj.

Tiu specio estas parazitata de la Komuna kukolo.

[redakti] Referencoj

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53137, Anthus pratensis, 9a Majo 2006. Malplej zorgiga.

[redakti] Eksteraj ligoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj