Herbert Gruhl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herbert Gruhl
Persona informo
Herbert Gruhl
Naskiĝo 22-an de oktobro 1921 (1921-10-22)
en Doberschau-Gaußig
Morto 26-an de junio 1993 (1993-06-26) (71-jaraĝa)
en Regensburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio • Verduloj • Verda Agado EstontoEkologie Demokratia Partio vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
Aktiva en Bonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Herbert GRUHL (naskiĝis la 22-an de oktobro 1921 en Doberschau-Gaußig; mortis la 26-an de junio 1993 en Regensburg) estis germana ekologiisto, verkisto kaj politikisto, kiu unue membris en la kristandemokratia partio CDU, poste en la partioj Verda Agado Estonto (Grüne Aktion Zukunft, GAZ), Alianco 90/La Verduloj kaj Ekologie Demokratia Partio (Ökologisch-Demokratische Partei, ödp, kies unua prezidanto li iĝis). Kiel verkisto li konatiĝis aparte pro sia en 1975 publikigita germanlingva libro Ein Planet wird geplündert – Die Schreckensbilanz unserer Politik ("planedo estas elrabata – la timiga bilanco de nia politiko").

Ekde 1954 membro de la kristandemokratia partio CDU, li inter la jaroj 1969 kaj 1980 estis membro de la nacia parlamento Bundestag nome de tiu partio. Inter la jaroj 1975 kaj 1977 li estis prezidanto de la (tiutempe ne de longe fondita) ekologia organizo Bund für Umwelt und Naturschutz Deutschland ("Ligo por medio kaj naturprotekto Germanio", BUND). Post trograndiĝintaj diferencoj pri la mediprotekta politiko de la partio CDU li en julio 1978 malmembriĝis el tiu partio, por tagon poste fondi la partion Verda Agado Estonto (Grüne Aktion Zukunft, GAZ), kiu komence de la jaro 1980 partoprenis en la fondo de nacia ekologia partio La Verduloj, ekde 1990 nomata Alianco 90/La Verduloj. Jaron poste tamen la partio Verda Agado Estonto kaj ankaŭ Herbert Gruhl persone malmembriĝis el la nacia verda partio, kaj komence de la jaro 1982 li estis inter la ĉefaj motoroj, kiuj transformigis la iniciativon "Verda Agado Estonto" al nova politika partio de la nomo Ekologie Demokratia Partio (Ökologisch-Demokratische Partei, ödp). Inter la jaroj 1982 kaj 1989 li estis ties unua prezidanto. Fine de la jaro 1990 li forlasis la partion ödp, iĝis membro de konservativisma ekologia organizaĵo kaj de tiam nur laboras kiel verkisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Herbert Gruhl en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)