Herbert Simon
| Herbert Aleksander Simon | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Herbert Aleksander Simon | |
| Dato de naskiĝo | 15-a de junio 1916 | |
| Loko de naskiĝo | Milvokio, Viskonsino, Usono | |
| Dato de morto | 9-a de februaro 2001 | |
| Loko de morto | Pittsburgh en Usono | |
| Okupo |
sociologo kaj ekonomikisto
|
|
| Aĝo je morto | 84 | |
Herbert Aleksander Simon (naskiĝis la 15-an de junio 1916 en Milvokio, Viskonsino, Usono, mortis la 9-an de februaro 2001 en Pittsburgh en Usono) estis usona sociologo kaj ekonomikisto
Fakoj [redakti]
Li estis ankaŭ politika sciencisto, psikologo kaj profesoro — precipe ĉe Universitato Karnegi-Mellon. Liaj esploroj variis trans la kampoj de kogna psikologio, kogna scienco, komputado, ekonomiko, publika kaj komerca administrado, filozofio de scienco, sociologio kaj politika scienco. Per preskaŭ mil tre citataj eldonaĵoj, li estas unu el la plej influaj sociaj sciencistoj de la 20a jarcento.
La klera Simon helpis fondi kelkajn domajnojn de modernaj sciencoj, interalie artefarita inteligenteco, informa teorio, decidofarado, problemosolvo, organizaĵo-teorio, kompleksaj sistemoj kaj komputila ŝajnigo de scienca eltrovo. Li elpensis la terminojn limigite racieca kaj sufiĉe kontentiga.
Premioj [redakti]
Li ricevis multajn honorojn en sia vivo. Inter ili estas: la Premio Turing (Association for Computing Machinery, 1975) por lia "bazaj kontribuoj al artefarita inteligenteco, la psikologio de homa kogno kaj komputila listprocezo"; la Nobel-premio pri ekonomiko "por liaj pioniraj esploroj pri la decidofarada procezo de ekonomiaj organizaĵoj" (1978); la usona Naciomedalo de scienco (1986); kaj la Premio por elstaraj vivdaŭraj kontribuoj al psikologio (American Psychological Association, 1993).

