Herbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Herbo estas ĝenerale tiu moltiga planto, kiu ne formas lignecajn, vintrorezistajn ŝosojn (male kiel arboj, arbedoj, arbustoj). Ĝi estas ofte mola, sukoplena kaj ties superteraj partoj ĉijare forvelkas.

Oni ofte nomas en terkultivado herbo nur la utilajn herbojn; la malutilajn herbojn en la terkultivado oni nomas herbaĉo, trudherbo aŭ fiherbo. Tiujn trudherbojn oni povas ekstermi per kemiaj herbicidoj aŭ per fizikaj metodoj kiel per sarkado, hojado.

En la agrikulturo la herboj uzatas ĉefe kiel fojno por la travintra nutrado de bestoj aŭ oni simple paŝtas sur la herbejo brutojn por direkte manĝigi la freŝajn herbojn.

esprimoj: herbovora (besto, manĝanta herbojn), herboriĉa, herbero (unu herbo)

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri herbo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Kapo kun herbo, sen guto da cerbo. 
  • Citaĵo
     Malbona herbo froston ne timas. 
  • Citaĵo
     Vojon batitan herbo ne kovras. 

Referencoj

  1. [1]

Eksteraj ligiloj

greke http://www.sciencemag.org/cgi/content/summary/310/5751/1126