Herborn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono situo de la urbo en Germanio

La germana urbo Herborn situas en la federacia lando Hesio, borde de la rivereto Dill. Ĝi apartenas al la la distriktaro Gießen [Gisn] kaj ties distrikto Lahn-Dill. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 20894 loĝantojn.

En la pitoreska urbocentro estas multaj trabfakaj domoj. Dum la jaro 1048 ĝi unuafoje skribe menciiĝis, kaj en 1584 ricevis altlernejon - la poste plej eta universitato de Germanio, kiu neniam havis pli ol 100 studentojn. Dum 1817 fermiĝis la universitato, sed ĝia teologia fakultato pluekzistis kiel protestanta teologia seminariejo.

la urbodomo

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj