Leissigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Herbrig)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Leissigen (stacidomo).
Leissigen
Blazono de Leissigen
Blazono de Leissigen
Blazono de Leissigen
Leissigen, vidita de Harder Kulm
Leissigen, vidita de Harder Kulm
Leissigen, vidita de Harder Kulm
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 39′ 18″ N 7° 46′ 23″ O / 46.65500 °N, 7.77306 °O / 46.65500; 7.77306 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 18″ N 7° 46′ 23″ O / 46.65500 °N, 7.77306 °O / 46.65500; 7.77306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 937
Areo 10,36 km²
Alteco 575 m super marnivelo
Poŝtkodo 3706
Komunumkodo 0585
Mapo de Leissigen
Mapo de Leissigen
Mapo de Leissigen
vdr

Leissigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 937 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Leissigen situas en Berna Oberlando ĉe la suda bordo de la Lago de Thun. La komunumo etendiĝas de la lagobordo en nordo ĝis la monto Morgenberghorn en sudo, kie sur alteco de 2249 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Leissigen, la la setlejoj Fritzenbach (sur alteco de 666 m s.m. en okcidento, kie troviĝas la gipsofabriko) kaj Herbrig (tute en oriento de la komunumo ĉe la lagobordo), la alpopaŝtejo Meielisalp (sur alteco de 801 m s.m. sude de la vilaĝo), kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejdomoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,36 km², de kiuj 52,0% estas kovritaj de arbaro, 31,3% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Lago de Thun, en oriento al Därligen, sen sudoriento al Saxeten, en sudo al Aeschi ĉe Spiez, en okcidento al Krattigen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/11 de Interlaken al Thun. Per tunelo de la svisa aŭtovojo A8 la ĉefa trafiko estas kondukita ĉirkaŭ la komunumo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Interlaken al Spiez, kaj pri haltejo por la ŝiptrafiko sur la Lago de Thun.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Leissigen datiĝas el la jaro 1242 kiel Lensengue.[3] Dum mezepoko Leissigen apartenis al la Senjorujo Unspunnen-Rothenfluh. Per divido de la heredaĵo ĝi fariĝis havaĵo de la Baronoj de Weissenburg, de kiuj ĝin akiris en la jaro 1334 la Monaĥejo Interlaken. Post la mondigo de la monaĥejo pro la reformacio en la jaro 1528 Leissigen fariĝis parto de la Voktejo Interlaken, kiu post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 estis transformita al la distrikto Interlaken kaj en la jaro 2010 integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]