Hercegkút
El Vikipedio
Hercegkút, germane Trautsondorf estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Sárospatak. Hercegkút signifas: duko-puto.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 8 km²
- Alto super marnivelo: 127 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.331/21.5338
- Loĝantaro: 710
- Poŝtkodo: 3958
- Telefonprefikso: 47
Situo [redakti]
Hercegkút situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de tre mallonga sakovojo preskaŭ kontaktiĝanta kun Sárospatak. Tiu lasta troviĝas 3, Sátoraljaújhely 14, Pálháza 19, Miskolc 80 km-ojn.
Historio [redakti]
Duko Trautson fondis la vilaĝon en 1750. La loĝantoj okupiĝis precipe pri vinkultro. La sendependiĝo de Sárospatak okazis en 1876. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo (ambaŭ ankaŭ germanlingvaj), kulturdomo, kuracejo, klubo de maljunuloj.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al (Eta) Dipatrino de 1788
- golgoto
- serio da vinkeloj apartenanta al Monda Heredaĵo