Hercegszántó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hercegszántó (hercegsAntO), kroate Santovo, serbe Сантово estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Baja. La nomo signifas laŭvorte princopluganto.

Blazono de Hercegszántó

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ la hungara-serba landlimo (kun limpasejo), laŭ la ĉefvojo Budapeŝto-Sombor.

Panoramo al Hercegszántó

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum regado de Stefano la 1-a (Hungario) oni trovis la nomon inter la dokumentoj en formo Zanthow. La bienoj longe apartenis al abatejo. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, sed alvenis serboj jam dum la turka erao. La paroĥo en 1715, la preĝejo en 1752, la ortodoksa preĝejo en 1900 konstruiĝis. Ekde 1904 la vilaĝnomo estas Hercegszántó. Inter 1918-1920 la serboj okupis la vilaĝon, la regiono apartenis al aparta respubliko. Ekde 1920 la vilaĝo trovis sin apud la nova ŝtatlimo, sed inter 1941-1944 la limo malaperis, ĉar la pli suda regiono denove iĝis hungara.

Trilanda punkto Hercegszántó-Kolut-Batina[redakti | redakti fonton]

Ĝis Traktato de Trianon la punkto troviĝis en interna parto de Hungara reĝlando, poste nova limo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj aperis. Pro sendependiĝo de Kroatio alvenis la tria limo ĉe la Danubo. La simbola hungara punkto troviĝas en fora parto havanta iam la nomon Hóduna. Ankaŭ la serba kaj kroata komunumoj situas fore.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • baptista templo
  • ortodoksa serba templo
  • katolika templo

Famuloj[redakti | redakti fonton]