Hercule Poirot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hercule POIROT ([ˈhɜːkjʊl ]; Esperantigite Erkul Puaro) estas fikcia detektivo, protagonisto en la libroserio "Aventuroj de Erkul Puaro", verkita de Agatha Christie. Li estas belgo, sed loĝas en anglalingva medio, parolante la anglan kun franca akĉento, enmiksante francismojn (merci, mon ami k.s.). Li emas koleri, kiam oni opinias lin franco anstataŭ belgo. Lia kunulo estas kapitano Hastings [hejstingz], kiu plenumas similan rolon kiel doktoro Vatsono ĉe Sherlock Holmes – li reprezentas naivan publikon (leganton aŭ filman spektanton), starigas al Poirot naivajn demandojn, per kies respondado la detektivo malkaŝas al la publiko siajn pensojn. La inspektoro Japp el Scotland Yard reprezentas fieran profesian policanon, kiu estas superata de la genia amatoro.

La noveloj pri Hercule Poirot estis multfoje filmigitaj. La detektivon ludis eminentaj aktoroj Albert Finney, Peter Ustinov kaj David Suchet.

Eksteraj ligiloj

greke (de) Audiolibroj greke (en) Informo pri televidaj serioj kun bildoj greke (eo) Murdo en la Orienta Ekspreso tradukita en Esperanton (PDF)