Hereda milito de Bretonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hereda milito de Bretonio
milito pri sukcedo
Daŭro: 1341 - 1364
Loko: Duklando de Bretonio
Rezulto: Traktato de Guérande
Venko de la familio de Montfort
Casus belli: Morto sen ido de la duko Johano la 3-a
Flankoj
Bretonio (Familio de Montfort)
Anglio
Bretonio (Familio de Blois)
Francio
Kastilio
Komandantoj
Johano la 2-a de Montfort
Johana de Flandrio
Johano la 3-a de Montfort
Eduardo la 3-a (Anglio)
Johano Chandos
Olivero la 5-a de Clisson
Robert Knolles
Karolo de Blezo
Johana de Pentievro
Karolo la 5-a (Francio)
Bertrand du Guesclin
Jean de Beaumanoir
Guy la 2-a de Nesle
vdr

La hereda milito de Bretonio (1341-1364) — aŭ milito de la du Johanaj — estas unu el du duarangaj militoj, kiuj okazis en la la centjara milito.

Ĝi estiĝis en 1341, je la morto de la duko Johano la 3-a de Bretonio. Johana de Pentievro kaj Johana de Flandrio konkursis pri la heredo kaj instigis siajn edzojn Johano de Montfort kaj Karolo de Blezo postuli la duklandon. Sed Francio kaj Anglio jam militis de 1337 post kiam Eduardo la 3-a sin proklamis reĝo de Francio. Tiel Johano de Montfort milithelpe omaĝis (fr: hommage lige) al Eduardo, kiam Karolo de Blezo omaĝis al sia onklo Filipo la 6-a de Francio.

La francoj kaptis Johanon de Montfort kaj surtronigis Karolon de Blezo en 1341, sed Eduardo la 3-a albordiĝis en Brest en 1342. Tiam Johano de Montfort estis enkarcerigita kaj Johana de Flandrio freneziĝis, militpaŭzo estis fintraktita en 1343.

Tia stato, en kiu surprizatakoj sin sekvis, daŭris ĝis la malvenko de la francoj en Auray en 1364. Tiu venko de la anglofavora partio ebligis la konkludon en 1365, de la unua traktato de Guérande, kiu surtronigis Johanon la 4-an kiel legitiman heredanton. Tiu lasta tiam subskribis aliancan traktaton kun Anglio.

Anoncaj faktoj[redakti | redakti fonton]

La hereda problemo[redakti | redakti fonton]

Karolo de Blezo

La 30-an de aprilo 1341, la duko Johano la 3-a de Bretonio mortis sen ido kvankam li edziĝis trifoje, kun Izabela de Valezio, Izabela de Kastilio kaj Johana de Savojo, kaj sen elekti heredonton.

Indas mencii [1], ke li preferis sian nevinon Johana de Pentievro por heredi de li, ol Johano de Monfort, ĉar laŭ iuj fontoj, li ne eltenis sian bopatrinon Jolanda de Dreux.

La pretendantoj estis, iuflanke Johana de Pentievro, filino de lia frato Vito de Pentievro, edziniĝinta de 1337 al Karolo de Blezo, nevo de Filipo la 6-a, reĝo de Francio, kaj, aliflanke, Johano de Montfort, grafo de Montfort-l'Amaury, duonfrato de la mortinta duko, filo de la dua edziĝo de Arturo la 2-a de Bretonio al Jolanda de Dreux, grafino de Montfort-l'Amaury.

La aliancoj[redakti | redakti fonton]

Per sia naskiĝo, Karolo de Blezo estis la nevo de la nova reĝo Filipo la 6-a de Valezio, elektita kiel reĝo damaĝe al la pretendoj de Eduardo la 3-a, reĝo de Anglio. Per sia edziĝo, kaj laŭ la rajto de reprezento propra al la bretona juro, Karolo de Blezo heredis la pretendojn de la familio de Pentievro pri la duklando de Bretonio. Ĉar, Johana de Pentievro sin konsideris la heredanto de la rajtoj de sia mortinta patro Vito de Pentievro, frato de la duko Johano la 3-a de Bretonio.

Reage, Eduardo la 3-a proksimiĝis al Johano de Montfort, kiu sciis ke malmulton li povis atendi de la reĝo de Francio, ĉar li proklamis sin duko de Bretonio en Majo, kaptante la urbon de Nantes[2], iama bastiono de Johano la 3-a. Oni ne devas forgesi, ke Eduardo la 3-a estis ido de la familio de la Plantaĝenetoj, kiu regis la okcidentan parton de Francio, kiu estis parto de la plantaĝeneta imperio. Facilas kompreni ke li sen ia dubo, regis ankaŭ la armorikan regionon, en milita kunteksto kontraŭ Francio komencita en 1337. En Julio 1341, tiu alianco estis sigelita[2], tamen sen ia omaĝo al la reĝo Eduardo la 3-a. Ĝi estis reasertita la 20-an de Majo 1345[2] per la agnosko de Eduardo la 3-a kiel suvereno, per tiufoje milithelpa omaĝo. Rekompence, la alianco estis kunligita al la graflando de Richemont, angla feŭdo, kiu tiam eniris la bienojn de la dukoj de Bretonio.

La pariza juĝo[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ konkursantoj sin prezentis en Parizo por aŭdi la arbitracion de la reĝo Filipo la 6a. Johano de Monfort pledis, ke de 1297, Bretonio estis duklando-lordlando. Bretonio sin devis obei la francan juron sur sia grundo, kio ebligis al Johano de Monfort surtroniĝi en la duklando. Johana de Pentievro, pledis por si per la bretona rajto de reprezento[3]. La situacio estis do pli ol paradoksa :

  • Karolo de Blezo, france favora, apogis sian legitimecon sur la fakto, ke li estis edzo de la plej proksima ido, kio estas propra al la bretona juro.
  • Johano de Montfort, pure bretona, baziĝis sur leĝo fariĝinta bonega al la reĝo de Francio en ties konflikto kun la reĝo de Anglio kaj kiu do devis akiri juraŭtoritatecon.

La konkera rajdado de Jean de Montfort[redakti | redakti fonton]

La Nantes-anoj omaĝas al Johano de Montfort

En Majo 1341, sentante ke la verdikto estos favora al Karolo de Blezo, nevo de la reĝo, Johano de Montfort, pelata de sia edzino Johana de Flandrio anticipis: li ekloĝis en Nantes, ĉefurbo de la duklando kaj kaptis la dukan trezoron en Limoges, urbo de kiu Johano la 3-a estintis la vicgrafo. Li kunvokis la gravajn bretonajn vasalojn por sin agnoskigi kiel dukon, sed la plimulto ne venis (multaj el ili posedis ankaŭ bienojn en Francio, kiujn ili povus perdi se ili kontraŭus la reĝon)[4].

En la sekvantaj monatoj (Junio-Julio), li faris grandan rajdadon en sia duklando por kapti la regon de la gravaj urboj (fr: places fortes): Rennes, Malestroit, Vannes, Quimperlé, La Roche-Piriou, Quimper, Brest, Saint-Brieuc, Dinan kaj Mauron antaŭ ol reveni al Nantes. Li sukcesis kapti la regon de dudeko de urboj[5].

Fine, ŝajnas ke li iris al Anglio, kie Eduardo la 3-a estus promesinta militan helpon kaj estus agnoskinta lin kiel grafon de Richmond, antaŭ ol reveni fine de Aŭgusto en Parizo por renkontiĝo kun Filipo la 6-a[5].

Tiu rajdado « fantasta », rakontita de la flandra kronikisto Jean Lebel kaj plirakontita de Froissard, ne rezistas al la ekzameno de la faktoj : dum tiuj kelkaj semajnoj, Johano de Montfort restis en la pariza regiono kun siaj juraj konsilistoj por prepari sian argumentaron antaŭ la reĝa konsilio[6].

La franca kondamno[redakti | redakti fonton]

Johano de Montfort sin prezentis en Septembro en Parizo antaŭ la korto de la lordoj komisiita de la reĝo de Francio. Liaj ĵusaj kontaktoj kun Anglio, estis riproĉataj al li, same kiel lia provo trudpeli la reĝon[7]. Johano de Montfort, kuniganta ĉirkaŭ si francajn juristojn, petis la arbitracion de la konsilio de la Lordoj de la reĝlando. Li pledis do kontraŭ la bretona juro simile al la ĵusa heredo de la franca trono. Lia defendo estis malbonkvalita, la parizaj advokatoj de Montfort havis nur neklaran scion de la Kutimo de Bretonio[8]. La korto kaj la reĝo arbitraciis favore al Karolo de Blezo. Tiam Johano de Montfort fuĝis de la korto de Luvro. Reage, per la decido de Conflans, la 7-an de septembro 1341, Filipo la 6-a akceptis la milithelpan omaĝon de Karolo de Blezo[9]. La francaj bienoj de Johano de Montfort estis konfiskitaj : la graflando de Montfort-l'Amaury, la vicgraflando de Limoges.

La milito[redakti | redakti fonton]

Tiu milito, interrompita de paŭzoj, okazis laŭ tri periodoj: fine de 1341 - 19-an de Januaro 1343 / 1345-1362 / 1362-1364

Unua periodo (Aŭtune de 1341 - 19-an de Januaro 1343)[redakti | redakti fonton]

Sieĝo de Hennebont fare de Karolo de Blezo

Johano de Montfort, okupinta ĉiujn fortajn urbojn de la duklando printempe de 1341 kaj milithelpe omaĝinta al Eduardo la 3-a, necesis efektive reposedigi la duklandon al Karolo de Blezo[10]. Filipo la 6-a do kunigis armeon de 7000 viroj plifortigitan per ĝenovaj dungosoldatoj en Angers por la 26-a de Septembro 1341. Johano la Bona, duko de Normandio estis la estro de tiu kampanjo, kun Miles de Noyer, kun la duko de Burgonjo kaj Karolo de Blezo. La armeo deiris de Angers komence de Oktobro 1341, puŝpelis Johanon de Montfort en L’Humeau, kaj poste sieĝis Nantes-on, kie li estis rifuĝinta. Li kaptis la fortreson de Champtoceaux kiu, sur la maldekstra bordo de la riverego Loire, regis la aliron al Nantes[11]. Eduardo la 3-a, kiu ĵus plilongigis la militpaŭzon de Espléchin ne povis agi. La urbo kapitulacis post unu semajno, komence de Novembro 1341[12]. Johano de Montfort kapitulacis al la filo de la reĝo de Francio en la 21-a de Novembro kaj liveris sian ĉefurbon. Li ricevis paspermeson por iri al Parizo por defendi sin, sed li estis arestita kaj enkarcerigita en Luvro en Decembro 1341[13]. Senĉefigita kaj sen la subteno de la gravaj bretonaj familioj, la montforta partio disfalis. Dumvintre, la duko de Normandio finis sian kampanjon sen neniigi la lastajn obstaklojn. Opiniante la aferon solvita post kapto de Johano de Montfort, li reiris al Parizo. Tio estis sen konsideri Johanan de Flandrio, edzino de Johano de Montfort, kiu revigligis la rezistadon kaj kunigis siajn partizanojn en Vannes. Ŝi sin fortikigis en Hennebont, sendis sian filon al Anglio kaj subskribis aliancan traktaton kun Eduardo la 3-a en Januaro 1342[12]. Celanta malfermi novan fronton kapablan malpezigi la francan premon en Gujeno kaj limigi la nombron da soldatoj, kiujn Francio povus sendi por subteni la skotojn, Eduardo la 3-a findecidis respondi favore al la milithelpaj petoj de Johana de Flandrio[14]. La reĝo de Anglio ne havis eĉ groŝon por pagi ekspedicion, do la bretona duka trezoro devis pagi ĝin. Li kapablis sendi Aprile 1342 nur 34 soldatojn kaj 200 arkistojn. Intertempe la francoj estis kaptintaj Rennes-on kaj sieĝis Hennebont, Vannes kaj Auray, kiuj rezistis. Karolo de Blezo devis retroiri en Junio 1342 antaŭ la alveno de Wauthier de Masny kaj Roberto de Artezo kape de anglaj trupoj[6]. En Julio 1342, fortaj francaj helpotaĉmentoj alvenis kaj Johana de Flandrio devis fuĝi kaj fariĝis sieĝata en Brest[15]. Sed la 15-an de Aŭgusto, fine, la plej granda parto de la anglaj trupoj atingis Brest-on kun 260 ŝipoj kaj 1350 batalantoj. Karolo de Blezo retiriĝis al Morlaix kaj tie estis sieĝata de Roberto de Artezo, kiu esperis malfermi al la angloj duan havenon norde de Bretonio. La angloj provis kapti Rennes-on kaj Nantes-on, sed ili devis kontentiĝi nur per disrabado de Dinan kaj sieĝado de Vannes[14]. La francoj, kiuj atendis ilin en Kalezo, estis deprenintaj siajn trupojn pro la sukceso de Karolo de Blezo. La 30-an de Septembro, liaj trupoj suferis gravajn perdojn apud Lanmeur [15].

Franca armeo denove sub la regado de la duko de Normandio, kuniĝis por rebati. Sed Johano de Montfort estanta malliberigito kaj Johana de Flandrio freneziĝinta, militpaŭzo estis subskribita en Malestroit en la 19-a de januaro 1343[16]. Tiam la angloj okupis kaj administris la fortikajn urbojn ankoraŭ fidelajn al Johano de Montfort. Grava angla garnizono okupis Brest-on. Vannes estis sub papa administrado. La konflikto tute ne solvita daŭris dum 22 jaroj kaj ebligis al la angloj firme instaliĝi por longa tempo en Bretonio.

Dua periodo: la stabila stato (1345-1362)[redakti | redakti fonton]

Kapto de Karolo de Blezo

Johano de Montfort estis liberigita en la 1-a de Septembro 1343. Helpata de la angloj, li rekaptis Vannes. Karolo de Blezo sieĝis Quimper en 1344 por izoli Johanon de Montfort de ties anglaj aliancanoj. La kapto de la urbo estis sangoplena : 2 000 civiluloj estis amasbuĉitaj[16].

Johano de Montfort mortis en la 26-a de Septembro 1345 en Hennebont. Lia edzino, Johana la Flama, freneza, lia filo Johano, ankoraŭ ne regaĝa, dependis de la kuratoreco de Eduardo la 3-a[16]. La franca-angla konflikto moviĝis al Normandio kaj al la nordo. La francaj malvenkoj en Crécy en 1346, en Calais en 1347, la granda pesto, kaj la kapto de la reĝo en la batalo de Poitiers malaktivigis la francojn. Karolo de Blezo perdis iom post iom lokojn kontraŭ la anglaj kapitanoj, la memoraĵo de la senutila amasbuĉo de Quimper malutilis al lia populareco[16] kaj Bretonio estis anglofavora pro ekonomiaj kialoj (la Angloj importis salon), pro sia strategia pozicio inter la Manika maro kaj Atlantiko. Karolo de Blezo estis kaptita en la batalo de La Roche-Derrien, kiam li provis rekonkeri la urbon, kiu ĵus estis liverita al la angloj, pro tro malfrua helpoveno[16]. Li restis enkarcerigita dum kvin jaroj en la turo de Londono[16]. La angloj regis Brest, Quimper kaj Vannes.

Penguilly l'Haridon : La batalo de la Tridek

Sub la premo de la papo Inocento la 6-a, angloj, francoj kaj bretonoj traktis pacon en la centjara milito kaj en la hereda milito de Bretonio. La bretona konflikto estis en stabila stato : Johano de Montfort subtenata de la angloj estis mortinta kaj lia filo estis nur 4-jara; Karolo de Blezo subtenata de la francoj estis mallibera en Londono kaj traktis sian ostaĝomonon. En tiu periodo okazis la fama Batalo de la Tridek, grava tempo de la kavalireco. Tridek unu angloj-bretonoj batalis kontraŭ tridek unu blezistoj (favoraj al Karolo de Blezo) mezvoje inter Josselin kaj Ploërmel, en la 26-a de Marto 1351. Vespere, la anglaj-bretonaj montfortistoj, kiuj kalkulis naŭ mortintojn kompare al ses en la franca-bretona kampo, kapitulacis (fuĝi ne estus honesta ĉar tio perdigus ostaĝmonon al la venkintoj): la blezistoj, estrataj de Beaumanoir, estis la venkintoj[17].

Eduardo la 3-a akiris per la traktato de Westminster en la 1-a de Marto 1353 ke kontraŭ la agnosko de Karolo de Blezo kiel dukon de Bretonio, tiu lasta devontigu sin pagi al li ostaĝomonon de 300 000 ekuoj kaj ke Bretonio subskribu « eternan » aliancan traktaton kun Anglio, tiu alianco devis esti sigelita per geedziĝo de Johano de Pentievro (filo de Johano de Montfort) kun Margareta, filino de Eduardo la 3-a[18]. Sed la geedzoj estis kuzoj, do necesis laŭkanona liberiga letero, kiun la papo ne povus konsenti sen la aprobo de la reĝo de Francio. Sed Karolo de la Cerda, konestablo de Francio kaj grafo de Angulemo, estis edziĝinta en Marto 1352 al Margareta de Blezo (la filino de Karolo de Blezo). Favorato de la reĝo de Francio, konsekvence li havis ion por diri en tiu afero kaj tiel estis inter la plejrajtigitoj[18]. Aliflanke, Karolo la Malbona estis tenata ekster la traktado. Franca-angla paco tute malutilus al liaj interesoj ĉar, sen minaco de angla-navara alianco, li havis neniun ŝancon trudi siajn pretendojn al Ĉampanio kaj, plie, al la krono de Francio. Tamen, komence de Januaro 1354, kiam Karolo de La Cerda deiris por Normandio, la reĝo donis sian konsenton al la geeziĝo[19]. Karolo la Malbona tiam decidis agi kaj mortigis la konestablon de Francio. Sekve de tiu mortigo, la pacocelaj interkonsentoj neniiĝis.

Tria periodo (1362 - 29-a de Septembro 1364)[redakti | redakti fonton]

Batalo de Auray 1364

Johano la 4-a, filo de Johano de Montfort estis edukita ĉe la kortego de Eduardo la 3-a. Li estis 22-jara, kiam la reĝo de Anglio permesis al li reiri al Bretonio en 1362. Lia reiro estis kondiĉita al alianco, al ĵuro ne edziĝi sen permeso kaj al livero de kelkaj fortikaj urboj kiel garantion[20]... Fakte, Johano la 4-a ne ŝatis sian kuratoron : je sia alveno en 1363, li intencis akordiĝi kun Karolo de Blezo por proponi pacon kaj partigon de Bretonio[21]. Sed Johana de Pentievro ne same opiniis kaj reaktivigis la konflikton, repelante Johanon la 4-an en la anglan kampon[21]. Ankaŭ Vito la 12-a de Laval estis petata de Urbano la 5-a por repacigi Johanan de Pentievro, dukino de Bretonio kaj Johanon la 4-an de Montfort. Tiu fakto estas menciinda por precizigi la rolon de Vito la 12-a en tiu longa batalo, en kiu, laŭ la papaj instrukcioj, la siro de Laval serĉis, sed vane, pacigi la du partiojn, 10-a de decembro 1364 [22].

La milito reaktiviĝis do en 1363, tiam Karolo de Blezo, helpata de Bertrand du Guesclin estis kelkfoje sukcesa, sed kiam lia strategiisto devis forlasi lin por konkeri la navarajn fortikajn urbojn en Normandio, lia antaŭiro haltis : li vane sieĝis Bécherel[21]. Estis bona okazo por diskuti pri interkonsento en Évran, sed Johana de Pentievro denove fiaskigis la traktadon[21]. Johano la 4-a tiam organizis sian kampon kaj en Septembro 1364, eksieĝis Auray kun la anglo John Chandos. Ili venkis Karolon de Blezo kaj Bertrand du Guesclin alvenintaj helpe al la sieĝitoj en la batalo de Auray, la 29-an de Septembro 1364[23]. Tiu batalo markis la finon de tiu longa konflikto : Karolo de Blezo estis mortigita kaj Johana de Pentievro fariĝinta vidvino vidis sian kaŭzon disfali.

La unua traktato de Guérande[redakti | redakti fonton]

La paco estis sigelita en la 12-a de aprilo 1365 per la unua traktato de Guérande, kiu starigis Johanon la 4-an kiel heredanton sed li ne estis agnoskita de la tuta loĝantaro[23][1]. Li ne tute neniigis la pretendojn de la familio de Pentievro, ĉar li starigis tiel la heredan leĝon en Bretonio :

  • la duklando iros de viro al viro en la familio de Montfort ;
  • kaze de manko de vira ido, ĝi iros al la viroj de la familio de Pentievro.
Hereda milito de Bretonio en la Kronikoj de Jean Froissart

Fakte, Johana de Pentievro pluvivis kaj per la interkonsento de Conflans :

  • konservis la apanaĝon de Pentievro, same kiel la vicgraflandon de Limoges
  • ricevis 10000 pundojn jare, prenatajn de la francaj bienoj de la malamiko.

Karolo la 5-a ne kontraŭis la altigon de la grafo de Montfort, pro timo, ke li faru omaĝon de Bretonio al Eduardo, lia protektanto kaj bopatro. Plie, Francio estis vere malriĉigita en tiu kunteksto de centjara milito, en kiu ĝi oponis al Anglio. Li do agnoskis lin kiel dukon, ricevis liajn ĵurojn sentrompe ; sed per tiu politiko, li konkeris la amikecon de la bretona nobelaro, kaj Olivero de Clisson venis por servi lin. Fakte, li oficialigis tre lerte du punktojn:

  • ricevante lian omaĝon en Decembro 1366 (kiu estis nur simpla omaĝo kaj ne milithelpa omaĝo) li agnoskigis la suverenecon de Francio super Bretonio, eĉ se la duklando restis tre aŭtonoma.
  • li firmigis la enkondukon de la vireco en la francan heredan juron, neleĝigante la pretendojn de Eduardo la 3-a al la krono de Francio[23].

La sekvoj de la konflikto[redakti | redakti fonton]

Konflikto kun Karolo la 5-a, reĝo de Francio[redakti | redakti fonton]

Se la traktato de Guérande solvis la heredan problemon, ĝi ne solvis la francan-bretonan kontencion. La bretona nobelaro emis al neŭtraleco post la longa konflikto, kiu disŝiris la duklandon. Sed Johano la 4-a devis obei interkonsentojn, kaj se li edziĝis al fratino kaj poste al bofilino de la nigra Princo, li prokrastis la aliancan traktaton, kiu estis antaŭvidita ekde 1362 kun la reĝo de Anglio. Karolo la 5-a, kondukis paciencan rekonkeron de la tuta franca grundo. En 1369, ekde la komenco de la rekonkero, anglaj helpotaĉmentoj (400 soldatoj kaj 400 arkistoj) kondukataj de la grafoj de Pembroke kaj de Cambridge albordiĝis en Saint-Malo kaj iris ĝis Potevio kaj Gujeno post rekruto de kelkaj kompanioj[24]. La alianco finfine estis subskribita malaprobe de la bretona nobelaro, kiam 300 anglaj arkistoj kaj 300 soldatoj albordiĝis al Saint-Mathieu-de-Fineterre en 1372[24][25]. Tuj, franca trupo estrata de du bretonoj (Bertrand du Guesclin kaj Olivier de Clisson) eniris la duklandon estigante la nepreparitan reenŝipiĝon de la angloj[26].

En Marto 1373, vera armeo albordiĝis en Saint-Malo: 2 000 soldatoj kaj 2 000 arkistoj sub la regado de la grafo de Salisbury[26]. Por tia operacio, konsento de la duko estis necesa. Tio estis militkaŭzo (casus belli) kaj Karlo la 5-a ordonis ataki. Lia armeo eniris Bretonion kun apogo de grava parto de la nobelaro, kiu amase rekrutiĝis sub la standardo de Bertrand du Guesclin. La konestablo kun 14000 viroj marŝis al Rennes, Fougères, Dinan, Saint-Brieuc, Morlaix, Quimper, Vannes, Josselin[25]... En du monatoj, preskaŭ la tuta duklando estis okupita : je la sankta Johano, la angloj forpelitaj tenis nur Brest, Auray, Bécherel kaj la fortreson de Derval. En malfavoro, Johano la 4-a ne plu estis permesita de siaj regatoj aliri siajn kastelojn[25]. Li forlasis Bretonion ekde la 28-a de Aprilo. Li revenis en Francio kun la duko de Lancastre per rajdado, deirinta de Calais, kiu, fronte al taktiko de la dezerta grundo, fiaske finiĝis[26]. La duklando de Bretonio estis konfidita al Ludoviko de Anĝevio[25].

En 1375, Johano la 4-a albordiĝis en Saint-Mathieu-de-Fineterre kun 6000 viroj sub la regado de la grafo de Cambridge[27]. La sukceso estis rapida sed mallongdaŭra: apenaŭ la militpaŭzo de Bruges estis subskribita inter francoj kaj angloj, la anglaj trupoj devis eliri el Bretonio kaj la bretonaj fortikaj urboj reiris al Francio[27]. Johano la 4-a devis reiri al Anglio.

Li definitive revenis en 1378. La angloj repelitaj per la sukcesa rekonkero de Karolo la 5-a, regis nur kelkajn havenojn, kiaj Calais, Bordeaux kaj Bayonne. Inverse, ili konservis la regon de pluraj fortikaj urboj en Bretonio kaj aparte Brest-on, de kie ili kondukis ripetajn atakojn al Saint-Malo. La kapto de plia haveno estis neakceptebla por Karolo la 5-a. Tial, la reĝo decidis konfiski la duklandon per juĝo de la korto de la pajroj la 18-a de decembro 1378[28]. Ludoviko la 1-a de Anĝevio estis nomata leŭtenanto de la reĝo en Bretonio[29]. Tiu konfisko, kiu definitive neniigis la rajtojn de la familio de Pentievro al la heredo de la duka trono, montriĝis grava politika eraro por la reĝo. En Aprilo 1379, la bretona nobelaro, antaŭe dividita inter Montfort kaj Pentievro, konsistigis sin en patriotajn ligojn tra tuta Bretonio. La gravaj bretonaj nobeloj, antaŭe flankaj de la reĝo, rekuniĝis al la partio de la duko. Bretonaj senditoj iris al Anglio, por diskuti kun Johano la 4-a kaj verŝajne lia nevo Johano de Bretonio, ĉiam enkarcerigita. Johana de Pentievro mem, kuniĝis al Johano de Montfort[30]. Ili konsistigis ligon, kiu starigis provizoran registaron kaj vokis Johanon la 4-an. La registaro konsistis el 4 marŝaloj kaj 4 respondeculoj pri civilaj aferoj, kies prioritata komisio estis kolekti monon (per imposto de 1 franko por ĉiu hejmo) por organizi armeon por defendi la duklandon[31]. Johano la 4-a albordiĝis en la 3-a de aŭgusto 1379 sur la plaĝo de Dinard (apud Saint-Malo, kiu estis okupita de la francoj), akceptita de entuziasma popolamaso[30] [32]. Karolo la 5-a povis nur konstati la volon pri aŭtonomeco de la duklando kaj sciis ke sen la aprobo de la loĝantaro, milita konkero ne povus atingi longtempan rezulton[29]. Li do preferis trakti. Li mortis antaŭ la fino de la traktado kaj liaj fratoj subskribis la duan traktaton de Guérande, kiu agnoskis Johanon la 4-an kiel dukon de Bretonio, kontraŭ omaĝo al la reĝo de Francio, la pagon de kompenso je 200000 pundoj kaj la resendon de la anglaj konsilistoj, tiel stabiligante la francajn-bretonajn rilatojn[30].

La solvado de la konflikto[redakti | redakti fonton]

Bone kompreninta ke la duklando sopiris je neŭtraleco en la centjara milito, Johano la 4-a zorgis pri disvolvo de moderna ŝtato kaj prosperigo de sia duklando. Li plibone rilatis kun Karolo la 5-a kaj la regento Filipo la Maltima, kaj regis sian pacan duklandon, sed devis fronti la ribelon de Olivero de Clisson. Li sukcesis reaĉeti la urbon Brest de la angloj en 1397.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 JP.LEGUAY, Fastes et malheurs de la Bretagne ducale, Ouest France Université, 1997, p 98.
  2. 2,0 2,1 2,2 Y.Gicquel, Le combat des trente, Coop Breizh, 2004, p 16.
  3. Y. Gicquel, Le Combat des trente, Coop Breizh, 2004, p 17-19.
  4. Georges Minois, La guerre de Cent Ans, Perrin 2008, p .78.
  5. 5,0 5,1 Jean Favier, La Guerre de Cent Ans, Fayard 1980, p. 133
  6. 6,0 6,1 La querelle de Bretagne, 1341-1364-1381, Jean Christophe Cassard, in Toute l'histoire de Bretagne, Morlaix, 2003.
  7. Chroniques de Jean Froissart, Comment le comte de Montfort s’en alla en Angleterre et fit hommage au roi d’Angleterre de la duché de Bretagne, Livre I, partie I, chapitre 152 pages 133-134 BNF et Comment les douze pairs et les barons de France jugèrent que messire Charles de Blois devoit être duc de Bretagne; et comment ledit messire Charles les pria qu’ils lui veuillent aider, Livre I, partie I, chapitre 154 page 134 BNF.
  8. M.Planiol, Histoire des institutions de la Bretagne, ed. Floch Mayenne,1981, tome III.
  9. Jean Favier, La Guerre de Cent Ans, Fayard 1980, p. 134.
  10. Jean Favier, La Guerre de Cent Ans, Fayard 1980, p. 133
  11. Jean Favier, La Guerre de Cent Ans, Fayard 1980, p. 135
  12. 12,0 12,1 Georges Minois, La guerre de Cent Ans, Perrin 2008, p .79.
  13. Y. Gicquel, Le Combat des Trente, Coop Breizh, 2004, p. 19.
  14. 14,0 14,1 Jean Favier, La Guerre de Cent Ans, Fayard 1980, p. 136
  15. 15,0 15,1 Georges Minois, La guerre de Cent Ans, Perrin 2008, p .80.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 Jean Favier, La guerre de Cent Ans, Fayard 1980, p. 137
  17. Jean Favier, La guerre de Cent Ans, Fayard 1980, p. 140
  18. 18,0 18,1 Françoise Autrand, Charles V, Fayard 1994, p.121-122
  19. Françoise Autrand, Charles V, Fayard 1994, p.124
  20. Françoise Autrand, Charles V, Fayard 1994, p. 521
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 Jean Favier, La Guerre de Cent Ans, Fayard 1980, p. 288
  22. Lettres d'Urbain V, n. 973, 1.344, 1.345, 1.430.
  23. 23,0 23,1 23,2 Jean Favier, La guerre de Cent Ans, Fayard 1980, p. 289
  24. 24,0 24,1 Françoise Autrand, Charles V, Fayard, 1994, p. 590
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 Claude Péridy, 1365, Jean IV ou l'art du double jeu, Ouest France, Aout 2003, medieval.mrugala.net
  26. 26,0 26,1 26,2 Françoise Autrand, Charles V, Fayard, 1994, p. 591
  27. 27,0 27,1 Françoise Autrand, Charles V, Fayard, 1994, p. 593
  28. Françoise Autrand, Charles V, Fayard, 1994, p. 817
  29. 29,0 29,1 Françoise Autrand, Charles V, Fayard, 1994, p. 821
  30. 30,0 30,1 30,2 Michael Jones, La Bretagne ducale, Jean IV de Montfort (1364-1399) entre la France et l'Angleterre, Presses universitaires de Rennes, 1998
  31. Françoise Autrand, Charles V, Fayard, 1994, p. 820
  32. Jean-Michel Cauneau et Dominique Philippe Chronique de l'Etat breton, Presses Universitaires de Rennes, 2005, page 411.