Herem

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La herem (aŭ ĥerem, hebree חרם) estas anatemo. Ĝi estas teoriigita en la biblia Readmono (20, 10-20), ene de la reguloj koncernantaj la militon, diktitaj de Javeo mem al sia popolo. Temas pri voto al ekstermado de iuj paganaj popoloj.[1]

"16 Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo; 17 sed ekstermu ilin: la Ĥetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. (Read 20. 16-17)."

En la sinsekva versego, la Sinjoro prezentas ankaŭ la motivon de tiu ordono: " 18 por ke ili ne instruu al vi fari simile al ĉiuj iliaj abomenaĵoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaŭ la Eternulo, via Dio.(Read 20, 18."

La herem estas reprenita en 613 hebreaj preceptoj (613 mitzvòt). Aparte mitzvòt 231 preskribas: ‘’’Respektu la leĝojn de la voto de ekstermado. (Levidoj, 27, 28’’’[2]

Hodiaŭ la signifo herem mildiĝis kompare kun tio teoriigita en la Readmono: nune per tiu termino estas celata la plej alta ŝtupo de cenzuro en la juda komunumo: temas pri la kompleta ekskludo de persono el la komunumo kaj similas al la ekskomuniko de la Katolika Eklezio. Herem estis praktikata kontraŭ Jeriĥo kaj kontraŭ la popoloj renkontitaj dum la aliro al Palestino

Specifaj kazoj[redakti | redakti fonton]

La kazo eble plej fama, de herem, estas tiu lanĉita de la juda komunumo de Amsterdamo kontraŭ Baruĥ Spinozo la 27-a de julio 1656, pro lia panteismo el kiu devenis la negado de persona Dio kaj etiko almenaŭ diskutebla.

Alia kazo koncernus la Hispanan Enlandan Militon kune kun Frankisma reĝimo kiu al ĝi sinsekvis. Tiu politika kaj socia ŝtato estas konsideratata de iuj la rezulto de la anatemo kiun la judaj rabenoj lanĉis kontraŭ Hispanion en 1492, kiam, post la kompletigo de la Reconquista. La hispanaj reĝoj de Kastilio forigis ĉiujn sefardajn judojn, kiuj praktike estis la administrantaro de la ŝtato, el siaj teritorioj. Sed tio, tamen, ne estus provokita de judoj (kiel asertis tiuj) sed de la dia potenco obeanta al la herem (kiel asertus aliaj).

Notega estas la kazo de la ne okazita plenumo de Herem kiu kostis la tronon al hebrea reĝo Ŝaul (1Samuelo, 15). Dum milito, la batalantaj hebreoj, venkintaj, votis, por dia ordono, la herem de la homoj kaj bestoj de la venkita popolo. Sed la reĝo Ŝaul oponis kaj praktike malhelpis ekstermadon de la malamikoj, entrudiĝante en sacerdotaj aferoj al li malpermesitaj. Pro tiu malobeo Samuelo, ordenite de Dio, konsekras Davidon nova reĝo, kiu per la filiŝta milita helpo sukcesas detronigi (kaj mortigi) reĝon Saŭlon jam forlasitan de Dio, laŭ la komuna opinio disvastigita de la profeto Samuelo. (1Samuelo)

Ankaŭ dum la talmuda epoko inter judoj estis aplikata – nivele de malbenoj – la anatema herem.

Ankaŭ en islama religio troviĝas io simila al herem kiam oni eldiras la la kondamnon kontraŭ ulo aparte malpia (v.Takfir). Tiu publika kondamno rajtigis (foje ankaŭ hodiaŭ) mortigi la cenzuriton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamen, Herem havas signifojn tiom nuancitajn ke foje ĝi ŝanĝas aspekton.
  2. 28 Nur ĉio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el ĉio, kio apartenas al li, ĉu ĝi estas homo, ĉu bruto, ĉu posedata kampo, ne estu vendata nek elaĉetata. Ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj: