Herencsény
El Vikipedio
Herencsény [herenĉEnj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 33 km²
- Koordinatoj: 47°58′34″N 19°28′23″O / 47.97611°N, 19.47306°OKoordinatoj: 47°58′34″N 19°28′23″O / 47.97611°N, 19.47306°O
- Loĝantaro: 670
- Poŝtkodo: 2677
- Telefonprefikso: 35
Situo [redakti]
Herencsény situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Szécsény troviĝas 15, Balassagyarmat 21, Pásztó 22 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis pri la loko Haraszti (nun apartenanta al Herencsény) el 1290, pri Alsóliszkó (same tiel parto de Herencsény) el 1395, pri mem Herencsény el 1322. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝojn, escepte Herencsény. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, kuracejo, dentokuracejo, infanhelpa kaj familihelpa servoj, poŝto, 2 vendejoj, bierotrinkejo.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika gotika preĝejo el la 16-a jarcento, inter 1854-1990 estis uzata, kiel grenejo, poste renoviĝis
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 13-a jarcento, post jarcento kaj en 1852 pligrandiĝis
- kruco de 2005
- baroka skulptaĵo pri Johano Nepomuka el la 18-a j.c.
- fonto nomata Arethusa
Famuloj [redakti]
- tie naskiĝis poeto Kolomano Lisznyai Damó
- en 1944 tie kaŝiĝis iama ĉefministro István Bethlen