Hergé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hergé
Persona informo
Georges Prosper Remi
Naskonomo Georges Prosper Remi
Naskiĝo 22-an de majo 1907 (1907-05-22)
en Etterbeek
Morto 3-an de marto 1983 (1983-03-03) (75-jaraĝa)
en Woluwe-Saint-Lambert
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Tombo Dieweg Cemetery vd
Religio neaktiva katoliko vd
Lingvoj francaBrusela vd
Loĝloko EtterbeekEtterbeekWatermael-Boitsfort • Céroux-Mousty vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Q97278379Q98667129Q98668065 • Institut Saint-Boniface Parnasse • Institut Saint-Luc vd
Subskribo Hergé
Familio
Edz(in)o Germaine Kieckens • Fanny Rodwell vd
Profesio
Alia nomo Hergé vd
Okupo kartunisto • verkistobildliteraturistoscenaristoilustristo • desegnisto • poŝtmarkdesegnisto vd
Laborkampo bildliteraturo vd
Aktiva dum 1922–1983 vd
Verkado
Verkoj Tinĉjo ❦
Quick & Flupke ❦
Jo, Zette and Jocko ❦
Popol out West vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hergé (Georges RÉMI) estis la verkisto de Tinĉjo, serio de bildstriaj libroj de inter 1929 kaj lia morto en 1983. La libroserio "La Aventuroj de Tinĉjo" estas unu el la plej renomaj kaj sukcesaj komiksaj kreaĵoj de la 20-a jarcento kaj tradukiĝis al pli ol 50 lingvoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hergé [erĵe], laŭ oficiala nomo Georges Prosper Remi [reMI], naskiĝis la 22-an de majo 1907 en Etterbeek kaj mortis la 3-an de marto 1983 ĉe Woluwe-Saint-Lambert, en Belgio. La familio estis mezklasa, la patro vestovendisto kaj la patrino dommastrumantino. Jam infano la juna Georges ekpentris bonkvalite kaj estis admirata de samfamilianoj, instruistoj aŭ lernejanoj. En 1920 li eniris en katolika lernejo kaj en la katolikaj skoltoj, kio ege influis lin. Eĉ en tiu laste menciita periodo li ekpublikis kelkajn bildostriojn. Dekomence li subskribis per G.R. de Georges Remi, sed poste li ŝanĝis al R.G. el kio devenis Hergé (la franca prononco de R.G.).[1]

En 1925 kiam li estis 18-jaraĝa, li eklaboris por la katolika ĵurnalo Le Vingtième Siècle, dekomence nur por administraj taskoj. Post militservo, li estis dungita samloke ankaŭ kiel informisto, fotisto kaj dezajnisto. Li kontaktis kun la pastro Norbert Wallez, kiu ege influis lin; tiu estis faŝisto, kontraŭparlamentisma, reakcie konservativulo kaj naciisto.[2] Tiu Wallez mendis al li la redaktadon de porknaba suplemento Le Petit Vingtième, kie li ekpentris foje por menditaj historioj, kio ne multe plaĉis al li, sed danke al tiu laboro li ekkonis usonan bildstriarton kun helpo de Leon Degrelle, kiu tiam loĝis en Meksiko.

En januaro de 1929 li naskis siajn ĉefajn rolulojn Tinĉjo kaj ties hundo Miluo en historio okazanta en Sovetunio. Eĉ oni ludprezentis la historion kun spektaklo ĉe stacidomo kie skoltisma knabo teatroludis la rolon de Tinĉjo. Poste venis historio en Kongo, Ameriko, historioj de Kviko kaj Flupke ktp. La unua estis tute kontraŭsovetia, la dua tute koloniisma, la tria kontraŭusona. Tio okazis komence de la 1930-aj jaroj, koincide kun la kresko de faŝismo en multaj lokoj de Eŭropo. Hergé edziĝis al la sekretariino de Wallez, nome Germaine Kieckens. En 1934 eksplodis kazo de fraŭdo kaj la pastro perdis sian influajn postenojn kaj estis sendita al malgranda paroĥo. Hergé perdis sian mecenaton, sed akiris liberon por dediĉi sin al pentrado de bildostrioj.

Prestiĝa verkaro[redakti | redakti fonton]

Legante La Cigaroj de la Faraono (1933) oni povus kalkuli, ke Hergé estis leginta romanojn de Jules Verne, ĉar li same uzas samajn etosojn de esploristoj, nekonataj mondoj, aventuroj ktp. Ĉiuokaze li ja ege inspiriĝis el gazeto National Geographic. En tiu verko jam aperis la policanoj Tsicerono kaj Citserono, la maliculo Roberto Rastapopulos kaj aliaj futuraj roluloj. Por La Blua Lotuso (1935) Hergé eniris en pli kosmopolitisma mondo per atingo de orientaj kulturoj. Venontaj verkoj rapide venis: La Rompita Orelo (1937), La Nigra Insulo (1938), La Sceptro de l' Reĝo Ottakar (1939). Kaj intertempe la pentristo dediĉis sin ankaŭ al aliaj historioj kaj taskoj.

Kiam ekis la Dua Mondmilito Hergé plupentris sed ankaŭ por publiko, kunlaboris kun la belga gazetaro kaj kun la belga reĝimo je la servo de la naziismo. En tiuj jaroj aperis La Krabo kun oraj pinĉiloj (1941), La Falstelo (1942), La Sekreto de la Unukornulo (1943) kaj La Trezoro de Rakam la Ruĝa (1944). Post la milito li devis fronti akuzojn de kunlaborado kun la nazia reĝimo, mallongan malliberigon, komencajn publikmalpermesojn kaj suferis oftajn depresiojn.

En La Krabo kun oraj pinĉiloj ekaperis la kapitano Arĥibaldo Hadoko, kiu tiam estis ankoraŭ nur animaleca eksmaristo. En La Sep Kristalgloboj (1948) ekaperis la distriĝema Profesoro Sungirul'. La 26an de septembro 1946 danke al amiko kontraŭnaziisma ekaperis la ĉiusemajna gazeto Tintin, kun la komenco de La Templo de l' Suno (1949), sed tio ne rapide sukcesis pro oftaj deprimoj. En 1956 li ekkonis kaj enamiĝis al Fanny Vlamynck, 21jaraĝa, kaj dum tri jaroj li dubis inter tiu kaj lia edzino, sed finfine decidiĝis al la junulino.

Kovrilo de la unua esperantlingva volumo el la serio de Tinĉjo, publikigita en 1981

Poste venis tradukoj al multaj lingvoj, famo kaj prestiĝo. Eĉ la belga skolo de bildostrio prosperis danke al la famo de Hergé kaj Tinĉjo. Kvar el la libroj pri la aventuroj de la ĵurnalisto Tinĉjo kaj lia hundeto Miluo ankaŭ haveblas en Esperanto: La Krabo kun oraj pinĉiloj (1981, tradukita de Hervé Gonin), La Nigra Insulo (1987, tradukita de Jo-Petro Danvy), Tinĉjo en Tibeto (2005, tradukita de Hervé Gonin) kaj La Templo de l' Suno, aperinta en 2013.[3]

En 1980 Georges Remi malsaniĝis je leŭkemio kaj la 3an de marto 1983 mortis.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carles Barba, Hergé. El padre de Tintín, Que leer, Barcelona, oktobro 2007, nº 125, pp. 81-85. Ankaŭ por venonta informo.
  2. Samloke, Barba, p. 82.
  3. http://esperanto-france.org/Tincxjo-La-templo-de-l-suno (anoncita jam je 2012-12-25)
  4. Samloke, Barba, p. 85.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]