Kriens

El Vikipedio
(Alidirektita el Hergiswald)
Saltu al: navigado, serĉo
Kriens
Blazono de Kriens
Kriens
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47°2′5″N 8°16′48″O  /  47.03472°N, 8.28°O / 47.03472; 8.28 (Kriens)Koordinatoj: 47°2′5″N 8°16′48″O  /  47.03472°N, 8.28°O / 47.03472; 8.28 (Kriens)
Nombro de enloĝantoj 25691
Areo 27,31 km²
Alteco 490 m super marnivelo
Poŝtkodo 6010-6012
Komunumkodo 1059
Mapo de Kriens

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Kriens estas urbo kaj komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 25591 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

[redakti] Geografio

Kriens situas sudokcidente de la kantonĉefurbo Lucerno, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, kaj norokcidente de la monto Pilato. Al la urbo Kriens apartenas ankaŭ la vialĝo Hergiswald.

[redakti] Najbaraj komunumoj

La komunumo kriens limas en nordo al Malters kaj Littau, en nordoriento al Lucerno, en sudoriento al Horw, en sudo al Hergiswil (Kantono Nidvaldo), kaj en okcidento al Schwarzenberg.

[redakti] Trafiko

Antaŭe al Kriens kondukis la Kriens-Lucern-Fervojo, kiu tamen jam antaŭ jardekoj estis fermita por la persontransporto. En la jaro 2004 la reloj de la hatejo Kupferhammer ĝis la urbocentro estis malkonstruitaj. Ĝis Kupferhammer daŭre okazas vartransporto. Kriens hodiaŭ estas komplete integrita al la loka busreto de la urbo Lucerno. La urbo Kriens ankaŭ disponas pri prora aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Kriens datas proksimume - ne eblas ekzate datigi la dokumenton - el la jaro 840 kiel Chrientes.

En la jaro 1291 Kriens fariĝis habsburga posedaĵo. Jam en tiu tempo lucernanoj estis gravaj bienposedantoj en la komunumo. En la jaro 1392 la urbo Lucerno fariĝis la senjoro de Kriens. Ek de la jaro 1421 ĝis la Helveta Revolucio Kriens apartenis al la lucerna kamparvoktejo Horw-Kriens. En la jaro 1653 en Kriens okazis ribelo de la kamparanoj kontraŭ la feŭda reĝimo de la urbo Lucerno sub la gvido de Hans Spengler. Kun la kreiĝo de la Helveta Respubliko Kriens estis integrita al la distrikto Lucerno.

En la jaro 1845 la vilaĝo Hergiswald estis integrita al Kriens. En la 1950-aj jaroj Kriens atingis pro la kreskanta loĝantaro la statuson de urbo.

[redakti] Espeanto-Movado

En Andreas Künzli Kriens la aŭtoro de la Enciklopedio Universalaj Lingvoj en Svislando pasigis sian junecon.

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo Oficiala retejo de la komunumo Kriens
Ekstera ligilo Profilo de la komunumo sur la kantona retejo
Ekstera ligilo Kriens en la Historia Leksikono de Svislando


Distrikto Lucerno
Luzern.png
Lucerno (distrikto) kaj Kvarkantona Lago viditaj de Pilato.jpg
Komunumoj: Adligenswil · Buchrain · Dierikon · Ebikon · Gisikon · Greppen · Honau · Horw · Kriens · Lucerno · Malters · Meggen · Meierskappel · Root · Schwarzenberg · Udligenswil · Vitznau · Weggis
Iamaj komunumoj: Littau
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Kriens
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj