Herkulano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Herkulano (Herculaneum) estas antikva urbo (iam kun ĉ. 5000 loĝantoj) en Campania, Italio, 8 km sudoriente de Napolo. La urbon neniigis la erupcio de Vezuvio (79 p.K.) kun Pompejo kaj Stabiae. Super la iama urbo estis parte konstruita la urbeto Resina, nomita ekde 1969 Ercolano.

La lokon okupis la romianoj en 89 a.K.

Herkulanon skuis forta tertremo en 62 (aŭ 63) p.K., neniigis ĝin Vezuvio en 79. Plimulto de la loĝantaro povis fuĝi.

Fosado

La urbon kovris tufotavolo de 15–18 m, kio protektis la urbon kontraŭ la prirabado, sed aliflanke malfaciligis la fosadojn. La grundo eĉ konservis lignomaterialojn, teksaĵojn, nutraĵojn, tiel la loko estas tre valoro pri ekkono de la ĉiutagaj kutimoj de la antikvaj urbanoj.

La fosadoj komenciĝis en 1738, post kiam oni trovis muron dum putofosado (1709). La pliaj fosadoj okazis 1823-1835, 1869-1875, 1927- (krom la dua mondmilito).

Oni trovis krom la diversaj konstruaĵoj eĉ skulptaĵojn, papirusojn,

Literaturo

  • Amedeo Maiuri: Herculaneum (1977)
  • Marcel Brion: Pompei and Herculaneum: the Glory and the Grief (1960)
  • Michel Grant: Cities of Vesuvius: Pompeii and Herculaneum (1971).