Herkus Monte
Herkus Monte - prapruse Erkus Mants, litove Herkus Mantas, latine Henricus Montemin - estis komandanto de gento Natangoj dum la Dua prusa ribelo en 1260-1274. Dum juneco li estis donita kiel la sklavo por Teŭtonoj, li estis edukita en Magdeburgo. Post la malvenko de Teŭtonoj en la batalo ĉirkaŭ Durbe li startis estri la rebelion. 22-a de Januaro li venkis ĉirkaŭ Pokarwis plej bonajn teŭtonajn trupojn. En 1262 li estis vundita dum sieĝo de la teŭtona urbo Königsberg, kiu nur fondiĝis en 1255, do dum la sieĝo ankoraŭ estis juna, kaj ekde la jaro 1946 ricevis la sovetunian nomon Kaliningrado. En jaro 1263 li ĉirkaŭ la urbo Lubawa venkis teŭtonajn trupojn estritaj de Helemrich von Wirzeburch, kiu forpasis dum la batalo. Herkus mortis en 1273 perfidita de lia servisto. La lernejo in Kamińsk estas patronata de Herkus Monte.