Römerswil LU
| Römerswil | |
|---|---|
| Kantono | Lucerno |
| Distrikto | Hochdorf |
| Koordinatoj | 47°10′11″N 8°14′41″O / 47.16972°N, 8.24472°OKoordinatoj: 47°10′11″N 8°14′41″O / 47.16972°N, 8.24472°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1577 |
| Areo | 16,65 km² |
| Alteco | 723 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6027 kaj 6028 |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Römerswil estas urbo komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1577 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
[redakti] Geografio
La komunumo situas ĉe la sudokcidenta bordo de la Lago de Baldegg kaj ĉe la orienta flanko de la monta ĉeno Erlosen. Al la komunumo Römerswil apartenas ankaŭ la vilaĝo Herlisberg, kiu ĝis la 31-a de decembro 2004 estis memstara politika komunumo.
[redakti] Najbaraj komunumoj
La komunumo Römerswil limas en nordo al Ermensee, en nordoriento al Hitzkirch, en oriento al Hochdorf, en sudo al Rain, en sudokcidento al Hildisrieden, en okcidento al Neudorf kaj en nordokcidento al Beromünster.
[redakti] Trafiko
Herlisberg kaj Römerswil estas konektitaj per la buslinio de Beromünster al Hochdorf al la publika trafikreto. La plej proksima alveturejo al la nacia svisa aŭtovojo A2 troviĝas en distanco de 7 km en Sempach.
[redakti] Historio
La unua certigita dokumenta mencio de Römerswil datiĝas el la jaro 1270 kiel Remerswil. La vilaĝo Herlisberg jam estis menciita en la jaro 1150 kiel Erlinsberg en dokumento de la Monaĥejo Allerheiligen en Ŝafhaŭzo.
Ambaŭ vilaĝoj ĝis la Batalo de Sempach en la jaro 1386 apartenis al la Habsburgoj. Dum Herlisberg apartenis poste ĝis 1803 apartenis al la voktejo Richensee-Hitzkirch, Römerswil siaflanke apartenis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 al la lucerna voktejo Rothenburg kaj tiam ĝis 1803 al la helveta distrikto Hochdorf. Ek de 1803 ambaŭ komunumpartoj apartenas al la lucerna distrikto Hochdorf.
Kun efiko je la 1-a de januaro 2005 la du komunumoj Herlisberg kaj Römerswil kuniĝis, kaj la nova komunumo portas la nomon Römerswil.
[redakti] Vidu ankaŭ
Aliaj lokoj kun la nomo Römerswil
[redakti] Eksteraj Ligiloj
Oficiala retejo de la komunumo Römerswil
Herlisberg en la Historia Leksikono de Svislando
Profilo de la komunumo en la retejo de la kantono
| Distrikto Hochdorf | |
|---|---|
| Aesch - Altwis - Ballwil - Emmen - Ermensee - Eschenbach - Hitzkirch - Hochdorf - Hohenrain - Inwil - Rain - Römerswil - Rothenburg - Schongau | |
