Herman Casler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Herman CASLER (n. la 12-an de marto 1867 - m. la 20-an de julio 1939) estis usona inventisto kaj kunfondinto de la tiel nomita "KMCD-sindikato", kune kun W.K-L. Dickson, Elias Koopman kaj Henry Marvin. La sindikato kunfandiĝis kun la kinfirmao American Mutoscope and Biograph Company en decembro 1895.

Casler elpensis kaj konstruis la unuan mutoskopon.