Herman Heijermans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Busto de Herman Heijermans el 1935 farita de Joseph Mendes da Costa en Amsterdamo

Herman HEIJERMANS (naskiĝis la 3-an de decembro 1864 en Roterdamo, mortis la 22-an de novembro 1924 en Zandvoort) estis nederlandlingva verkisto de juda deveno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la Amsterdama gazeto Handelsblad li publikigis serion de skeĉoj pri juda familio sub la plumnomo "Samuel Falkland". Lia plej granda sukceso estis Je Bona Espero (nederlande Op Hoop van Zegen) publikigita en 1900 kaj sukcese ludita ankaŭ en Francio kaj Anglio.

Krome Heijermans aktivis en la socialista movado. Ekde 1897 li membris en la freŝe fondita socialdemokrata laborista partio (Sociaal Democratische Arbeiders Partij - SDAP, la antaŭulo de PvdA) kaj verkis por ĝi la propagandan teatraĵon Puntje en 1898. Li mortis pro kancero en 1924.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]