Herman Tønnessen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herman Tønnessen
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1918 (1918-07-24)
Morto 1-an de januaro 2001 (2001-01-01) (82-jaraĝa)
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo filozofo
vdr

Herman TØNNESSEN (aŭ Herman TENNESSEN) (naskiĝis en 1918, mortis en 2001) estis norvega-kanada filozofo kaj eseisto. Unu el liaj instruistoj estis Arne Naess. Ekde 1961 li estis profesoro de filozofio ĉe la Universitato de Alberta. Lin influis la pesimismaj ideoj de Schopenhauer, kune kun la ekzistadisma filozofio de Peter Wessel Zapffe, alia norvega filozofo.

Tønnessen plej famas pro sia anglolingva eseo Feliĉo estas por la porkoj: filozofio kontraŭ psiĥoterapio, en kiu li argumentas ke vivo estas sensenca, ke homoj estas senhelpaj kontraŭ la potenco kaj suferigo de naturo kaj la universo; laŭ li, ĉiuj sociaj agadoj, kredoj, emoj, ktp., havas la celon malatentigi homaron for de kompreno aŭ agnosko de ĉio ĉi. Sed aliflanke la esenco de homeco estas demandi, pensi pri vivon kaj onian rolon en ĝi. Do estiĝas nesolvebla konflikto: oni devas aŭ forĵuri tiun ĉi esencon kaj sin trompi aŭ distri per ia espero, sekve iĝante tiel-nomata "homa porko"; aŭ rifuzi kutimajn celojn anticipatajn de socio (ekzemple, feliĉon, animpacon, sociajn popularecon kaj normalecon) kaj honeste agnoski sian faton. Tiajn ĉi ideojn Tønnessen disvolvas plu en alia libro, Jeg velger sannheten ("Mi elektas la veron"), kiu estas transskribo de lia konversacio kun Zapffe.

Cetere Tønnessen-on interesis epistemologio, precipe la influo de lingvo al tio, kion ni povas (aŭ ne povas) komuniki. Li skribis monografon pri tiu temo, nomata Problemoj de scio.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Antaŭ ni montriĝas la abismo inter aŭtenta vivo inda por homo, vivata en klara kaj penetranta konscio de ĝia entuta absurdeco, kaj iluzia vivo, vivata en plezuriga sintrompado, esence nedistingebla de la vivo de ajna alia kontentiĝinta, kapturna porko havanta ioman sencon de pureco kaj enedeficajn tubojn. La elekto implikas la senkondiĉan akcepton de la valoro de homdigno anstataŭ tradiciajn aksiologiajn celojn kiel akomodiĝo, sukceso, feliĉo, anima paco, ktp. 

Fontoj[redakti | redakti fonton]