Herman Teirlinck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herman Teirlinck
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1879 (1879-02-24)
en Molenbeek-Saint-Jean
Morto 4-an de februaro 1967 (1967-02-04) (87-jaraĝa)
en Beersel
Lingvoj nederlanda vd
Loĝloko Huis van Herman Teirlinck vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkistoarkitekto • poeto vd
Laborkampo teatra arto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Herman Louis Cesar TEIRLINCK [TERlink] (naskiĝis en Sint-Jans-Molenbeek la 24-an de februaro 1879, mortis en Lot la 4-an de februaro 1967) estis flandra verkisto kaj poeto.

Teirlinck estis la filo de la merita flandra verkisto Isidoor Teirlinck. En sia unua tempo li estis epigono de Stijn Streuvels sed poste li trovis propran vojon, allogata de l' bruego de la moderna urbo. La fantazio ludas en lia verko pli grandan rolon ol en tiu de Streuvels, sin foriganta ankoraŭ pli de la pttra naturalismo de Cyriel Buysse. Lia verko estas kelkfoje "ludo kun la vivo" kaj liaj personoj «siluetoj» pli ol homoj. Neniu tamen al li forrifuzas lian lokon inter la kvar aŭ kvin plej bonaj stilistoj. Post la milito li celis precipe la modernigon de la teatro, serĉante kuniĝon kun la popolo, plisimpligante la strukturformojn de la ludaĵo, laŭ mezepoka ekzemplo, kaj pliĝeneraligante la karakterojn i.a. per uzo de alegorio. La rezultato estas tre interesa sed ne kapablas tute kontentigi: «la interno ne estas tiel forta ke ĝi povu animi tute kaj proporcie la eksteron.»

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]