Herman Van Rompuy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Herman Van Rompuy
Herman Van Rompuy

Oficanta
Funkcio akceptita:
1-a de decembro 2009
Antaŭulo Fredrik Reinfeldt
Sekvanto Donald Tusk

En funkcio:
30-a de decembro 2008 – 25-a de novembro 2009
Antaŭulo Yves Leterme
Sekvanto Yves Leterme

Naskiĝo 31-a de oktobro 1947
en Etterbeek
Nacieco Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
Politika partio Christen Democratisch en Vlaams
v  d  r
Information icon.svg

Herman VAN ROMPUY (naskiĝis la 31-an de oktobro 1947 en Etterbeek) estas belga politikisto el la nederlandlingva landoparto Flandrio. Li estas membro de la kristandemokratia politika partio Christen Democratisch en Vlaams (CD&V). Ekde la unua de decembro 2009 li estas la unua Prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Antaŭe li estis la ĉefministro de Belgio.

Lia registaro ekoficinta la 30-an de decembro 2008 konsistis el 15 ministroj inkluzive de li mem, kaj aldone el sep ŝtataj sekretarioj asistantaj al la ministroj. En la registara koalicio el la nederlandlingva norda landoparto Flandrio partoprenis la kristandemokratoj kaj la liberaluloj. El la franclingva suda landoparto Valonio partoprenis same la liberaluloj kaj kristandemokratoj plus la socialdemokratoj.

La 19an de novembro 2009 li estis nomunita la unua Prezidanto de la Eŭropa Konsilio, nove kreita funkcio laŭ la Traktato de Lisbono. La prezidanta funkcio komencis la 1an de decembro 2009.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]