Hermann Broch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Broch
Hermann Broch, 1909
Hermann Broch, 1909
Persona informo
Hermann Broch
Naskiĝo 1-an de novembro 1886 (1886-11-01)
en Vieno
Morto 30-an de majo 1951 (1951-05-30) (64-jaraĝa)
en New Haven
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco AŭstrioUsono vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Familio
Amkunulo Ea von Allesch • Annemarie Meier-Graefe vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgofilozofo • prozisto • eseisto vd
Verkado
Verkoj The Death of Virgil vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hermann BROCH (naskiĝinta en la 1-a de novembro 1886 en Wien, mortinta en la 30-a de majo 1951 en New Haven) estis aŭstra verkisto, konsiderata unu el la gravuloj de la modernismo en literaturo. Per lia triparta verko Die Schlafwandler li kontribuis grave al la eseigo/pliseriozigo de romanoj same kiel Robert Musil, Otto Flake kaj Robert Müller. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la decido studi matematikon, filozofion kaj psikologion li laboris (post inĝenieraj studoj) de 1907-27 kiel helpdirektoro ĉe la patra ŝpinaĵfabriko Teesdorf. Studante li inspiritis de la rondo Wiener Kreis, pri kies senespero koncerne la homan ekziston li tamen miris. Sian konservativan kulturkritikon Broch formulis jam tre frue, i.a. en la konata insbruka ekspresionisma organo Der Brenner (fondita de Ludwig von Ficker). Tie aperis en 1913 mallongaj eseoj pri Thomas Mann, Karl Kraus kaj Immanuel Kant.

La teorio de Broch pri la burĝa disfalo de valoroj post la moderntempa nuligo de religiaj kaj sociaj ligoj bone senteblas ĉe la triparta verko Die Schlafwandler. Ĝiaj tri romanaj partoj havas la titolojn Pasedow oder Die Romantik, Esch oder Die Anarchie kaj Huguenau oder Die Sachlichkeit (1931/32). Ludante en industria pejzaĝo inter Köln kaj Mannheim la somnambulismemo (=titolo) signifas la duontrancan staton de la figuroj inter realeco kaj komenciĝanta utopio. La intrigo (kiu pasas inter 1888-1918) ĉiam interrompatas per klarigaj teoriaj alineoj por dokumenti la perdon de valoroj. Laŭforme Broch imitas similaĵojn de ĉe la verkistoj Alfred Döblin, John Dos Passos, James JoyceAndré Gide, donante pro novaj kaj pli kompleksaj realecoj en la ĉirkaŭanta medio socia novajn strukturojn al la romano. Influa estis ankaŭ lia legado de Theorie des Romans (1916) de Georg Lukács kun la ĉefa ideo pri transcendenta senhejmeco de la burĝa mondo. La broch-aĵoj tamen diferencas de la eseo-stilo de Robert Musil danke al strikta partigo de rakontaj kaj teoriaj tekstopartoj.

Fuĝo[redakti | redakti fonton]

En 1933 Broch publikigis en la renomita Neue Rundschau de la berlina S.Fischer-eldonejo la novelojn Die Heimkehr kaj Eine leichte Enttäuschung. Post la potencakiro de Adolf Hitler en januaro de 1933 li mallongan tempon ŝanĝis la fokuson al la politika publikigado kontraŭnaziisma kaj favore al Homaj rajtoj. Post la rezolucio farita fare de la Ligo de Nacioj en 1936/37 li interŝanĝis plurajn leterojn kun gravuloj kiel Albert Einstein aŭ Thomas Mann. Dum Anschluss li malliberigitis pro suspekto de opozicia agado. La saman jaron ankoraŭ li sukcesis fuĝi tra Skotlando Usonon kun la helpo de James Joyce, Mann kaj Einstein, kie li deĵoris kiel docento ĉe la altlernejoj Princeton University kaj Yale University. Pro la aĉaĵoj nacisocialismaj Broch rekomencis en Usono la studojn pri la psikologio de homaj amasoj, kiujn li en la 1918-a jaro skize jam ekigis (en Die Straße). Ĉefe inter 1939-43 faritis tiaj analizoj kaj aperis nur en 1959 sub la titolo Massenpsychologie.

Apartenas al liaj malfruaj verkoj ankaŭ Der Tod des Vergil (1945), kiu sub la formo de interna monologo temigas la centriĝon de la mortonta romia verkisto pri la temoj "la mio" kaj "baldaŭa forpaso". Poezieco kaj ekkompreno de homaj faktoroj tie ĉi iĝas sinonimo kaj oni cedas al la verkisto la rolon de kreanto de simbola mitologiisto kaj sencdonanto. La 11 ĉapitroj de la novela romano Die Schuldlosen (1950) kun la majstraj prozaĵoj Erzählung der Magd Zerline kaj de Der verlorene Sohn ludas en tempospaco inter 1918-33. Ankaŭ tie ĉi Broch esploras la sociajn antaŭkondiĉojn kiuj ebligis la ekfloron de la nazioj en Germanlando. Lia lasta, nefinita, romano eldonitis postmorte sub la titolo Bergroman (4 volumoj, 1969; la unua parto sub Die Verzauberung). Tie ĉi li priskribis la alvenon de totalitarismo en vilaĝon ŝajne idiliecan.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Li krome publikigis la dramon Die Entsühnung (1933) kaj la kultur- kaj literaturhistorie gravan eseon Logik einer zerfallenen Welt (1930), Das Böse im Wertsystem der Kunst (1933), James Joyce und die Gegenwart (1936) kaj Hofmannsthal und seine Zeit (postmorte, 1955). En la laste menciita verko li nomis la etoson en Vieno je la komenco de la 20-a jarcento gaja apokalipso kaj formulas denove la teorion pri valormanka epoko inter 1870-90.

La lastan tempon Broch iĝis modelo por tre diversaj aŭtoroj kiel Carlos Fuentes, Milan Kundera, Susan Sontag kaj Barbara Frischmuth.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Köster, Thomas: "Broch", en: Microsoft Encarta 2007, 2006 (DVD)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hannah Arendt: Hermann Broch. In:Menschen in finsteren Zeiten. Essays u.a. Texte 1955–1975 Hg. Ursula Ludz, Piper, München 2001, ISBN 3-492-23355-4. (Originalfassung: Men in Dark Times, New York 1968), Erstveröffentlichung 1955 als Einleitung zu Ges. Werke.
  • Budi Hardiman, Fransisco: Die Herrschaft der Gleichen. Masse und totalitäre Herrschaft. Eine kritische Überprüfung der Texte von Georg Simmel, Hermann Broch, Elias Canetti und Hannah Arendt. Frankfurt/M. u. a. (Peter Lang) 2001. ISBN 3-631-37929-3 (Diss.phil., München 2001)
  • Dahl, Gerhard: Hermann Broch: „Der Tod des Vergil“. Eine psychoanalytische Studie, in: Cremerius, J.: Psychoanalytische Textinterpretation. Hamburg 1974
  • Stephen D. Dowden (Ed.): Hermann Broch. Literature, Philosophy, Politics. The Yale Broch Symposium 1986. Columbia, SC (USA): Camden House, Inc. 1988, ISBN 0-938100-50-5.
  • Manfred Durzak: Hermann Broch. Realienbücher für Germanisten, Abt. Literaturgeschichte. Stuttgart: J. B. Metzler Verlag, 1967.
  • Thomas Eicher, Paul M. Lützeler, Hartmut Steinecke (Hgg): Hermann Broch. Politik, Menschenrechte – und Literatur ? Oberhausen (Rhld): Athena-Verlag, 2005, ISBN 3-89896-236-9
  • Patrick Eiden: „Grenzenlos wird das Reich sein.“ Imperiale Formgebung in Hermann Brochs „Der Tod des Vergil“, in: Uwe Hebekus/Ingo Stöckmann (Hgg.): Die Souveränität der Literatur. Zum Totalitären der Klassischen Moderne 1900–1933, München/Paderborn 2008, S. 259–287. ISBN 978-3-7705-4104-1
  • Daniel Hoffmann: Broch, Hermann in: Lexikon der deutsch-jüdischen Literatur Hg. Andreas B. Kilcher. Metzler, Stuttgart 2000, S. 88–90 ISBN 3-476-01682-X als TB 2003 ISBN 3-518-45529-X
  • Michael Kessler unter Mitarbeit von Marianne Gruber, Barbara Mahlmann-Bauer, Christine Mondon und Friedrich Vollhardt: Hermann Broch. Neue Studien. Festschrift für Paul Michael Lützeler zum 60. Geburtstag. Tübingen: Stauffenburg, 2003. ISBN 3-86057-161-3.
  • Thomas Koebner: Herrmann Broch: Leben und Werk. Bern, München: Francke Verlag, 1965, Dalp-Taschenbücher, Bd. 380
  • Carsten Könneker: Hermann Brochs Rezeption der modernen Physik. Quantenmechanik und „Unbekannte Größe“. In: Zeitschrift für deutsche Philologie, Sonderheft 1999, S. 205–239.
  • Carsten Könneker: Moderne Wissenschaft und moderne Dichtung. Hermann Brochs Beitrag zur Beilegung der „Grundlagenkrise“ der Mathematik. In: Deutsche Vierteljahrsschrift für Literaturwissenschaft und Geistesgeschichte, Vol. 73, Nr. 2, 1999, S. 319–351.
  • Michael Kessler & Paul Michael Lützeler (Hg.): Hermann Broch. Das dichterische Werk. Tübingen: Staufenberg Verlag, 1987, ISBN 3-923721-35-8.
  • Paul Michael Lützeler. Hermann Broch – Ethik und Politik. München: Winkler, 1972. ISBN 3-538-07806-8.
  • Paul Michael Lützeler. Hermann Broch. Eine Biographie. Frankfurt am Main: Suhrkamp Verlag, 1985, ISBN 3-518-03572-X.
  • Paul Michael Lützeler (Hg.): Hermann Broch – Briefe über Deutschland 1945–1949. Die Korrespondenz mit Volkmar von Zühlsdorff. Frankfurt am Main: Suhrkamp, 1986. ISBN 3-518-02587-2.
  • Paul Michael Lützeler (Hg.): Hermann Broch. Ein Lesebuch. Frankfurt am Main: Suhrkamp Verlag, 1987, ISBN 3-518-04427-3.
  • Paul Michael Lützeler & Michael Kessler (Hg.): Brochs theoretisches Werk. Frankfurt am Main: Suhrkamp Verlag, 1988, ISBN 3-518-38590-9.
  • Paul Michael Lützeler (Hg.): Hermann Broch – Das Teesdorfer Tagebuch für Ea von Allesch. Frankfurt am Main: Suhrkamp, 1995. ISBN 3-518-40674-4.
  • Paul Michael Lützeler (Hg.): Hannah Arendt – Hermann Broch. Briefwechsel 1946 bis 1951. Frankfurt: Jüdischer Verlag im Suhrkamp Verlag, 1996 ISBN 3-633-54113-6
  • Paul Michael Lützeler: Die Entropie des Menschen. Studien zum Werk Hermann Brochs. Würzburg: Königshausen & Neumann, 2000. ISBN 3-8260-1896-6.
  • Paul Michael Lützeler (Hg.): Der Tod im Exil. Hermann Broch – Annemarie Meier-Graefe. Briefwechsel 1950–1951. Frankfurt am Main: Suhrkamp, 2001. ISBN 3-518-41218-3.
  • Paul Michael Lützeler (Bearbeiter): Hermann Broch 1886–1951. Eine Chronik. Marbacher Magazin 94/2001. Marbach am Neckar: Deutsche Schillergesellschaft, 2001, ISBN 3-933679-44-3.
  • Paul Michael Lützeler, Kulturbruch und Glaubenskrise. Brochs „Schlafwandler“ und Grünewalds „Isenheimer Altar“. Tübingen: Francke, 2001. ISBN 3-7720-2529-3.
  • Paul Michael Lützeler (Hg.): Freundschaft im Exil: Thomas Mann und Hermann Broch. Frankfurt am Main: Klostermann, 2004. ISBN 3-465-03312-4.
  • Paul Michael Lützeler (Hg.): Hermann Broch – Ruth Norden. Transatlantische Korrespondenz. Frankfurt am Main: Suhrkamp, 2005. ISBN 3-518-41675-8.
  • Christian H. Stifter: Sehnsucht nach Erkenntnis und nach Geistigkeit. Hermann Broch und die wissenschaftszentrierte Volksbildung in Wien. In: Hermann Broch. Ein Engagierter zwischen Literatur und Politik. Hrsg.v. Österreichische Liga für Menschenrechte. Innsbruck – Wien – Bozen: StudienVerlag 2004, S. 83–104.
  • Paul Michael Lützeler (Hg.): Hermann Broch: „Frauengeschichten“. Die Briefe an Paul Federn 1939–1949. Frankfurt am Main: Suhrkamp, 2007. ISBN 3-518-41890-4.
  • Paul Michael Lützeler: Hermann Broch und die Moderne. Roman, Menschenrecht, Biographie. Wilhelm Fink Verlag, München 2011. ISBN 978-3-7705-5101-9.
  • Ruth Norden: Transatlantische Korrespondenz. Frankfurt am Main: Suhrkamp, 2005. ISBN 3-518-41675-8.
  • Barbara Picht: Erzwungener Ausweg. Hermann Broch, Erwin Panofsky und Ernst Kantorowicz im Princetoner Exil. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2008, ISBN 978-3-534-20794-7.
  • Monika Ritzer: Hermann Broch und die Kulturkrise im frühen 20. Jahrhundert. Stuttgart: 1988.
  • Giulio Schiavoni: Hermann Broch. Florenz: La Nuova Italia (il castoro letteratura), 1980.
  • Hartmut Sommer: Die fröhliche Apokalypse – Hermann Broch und die Wiener Bohème, in: Revolte und Waldgang – Die Dichterphilosophen des 20. Jahrhunderts, Darmstadt: Lambert Schneider, 2011, ISBN 978-3-650-22170-4.
  • Egon Vietta: Hermann Broch. In memoriam. In: Der Monat. Eine internationale Zeitschrift. 3. Jg., Heft 36, Berlin-Dahlem 1951 , S. 616–629.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]