Hermann Hesse

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hermann HESSE [Herman Hese] (n. la 2-an de julio 1877 en Calw / Germanio, m. la 9-an de aŭgusto 1962 en Montagnola / Svislando) estis verkisto kaj pentristo.

Kiel filo de kristanaj misiistoj li en 1891 komencis studi teologion, sed forlasis tion jam post unu jaro. Li fariĝis mekanikisto, poste librovendisto. En 1912 li elmigris al Svislando kaj en 1923 li akiris la svisan ŝtatanecon.

Literaturan famon li akiris per sia romano Peter Camenzind (1904), kies sukceso ebligis al la aŭtoro, dediĉi sin plene al la verkado. Devenis multaj gravaj verkoj temantaj la konfliktojn de la individuo kun la normoj de la socio kaj sian serĉadon de spiriteco. Hermann Hesse, kiu en 1946 estis honorata per la Nobel-Premio pri Literaturo, estas konsiderata unu el la plej famaj eŭropaj aŭtoroj de la 20-a jarcento.

En sia juneco, li lernis Volapukon. Poste li interesiĝis ankaŭ pri interlingvistiko.

Listo de verkoj

Beletrismaj

  • Peter Camenzind (1904)
  • Unterm Rad (1906)
  • Gertrud (1910)
  • Roßhalde (1914)
  • Knulp (1915)
  • Demian (1919)
  • Klingsors letzter Sommer (1920)
  • Siddhartha (1922)
  • Der Steppenwolf (1927, La stepa lupo)
  • Narziss und Goldmund (1930)
  • Die Morgenlandfahrt (1932)
  • Das Glasperlenspiel (1943)

Pri interlingvistiko

  • Die Weltsprache. Ein Ruf an die Gesamtmenschheit. Dresden, Leipzig: Pierson (1916).

En Esperanto aperis

Prozo

Poezio


Eksteraj ligiloj

greke http://www.gss.ucsb.edu/projects/hesse